Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Kontraŭ-barataj tumultoj maltrankviligas registaron Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio
AŬSTRALIO - 2-an de junio, 2009.

La polico intervenos, tiun lundon unuan de junio, en la aŭstralia urbo Melburno por disvastigi manifestacion kiuj celis protesti kontraŭ la lastatempaj perfortagoj kontraŭ barataj studentoj kaj arestis 18 personojn. kelkcentoj de manifestaciantoj kolektiĝis dumnokte, meze de Melburno por atentigi la publikon pri ondo da perfortagoj kontraŭ Baratanoj.

"La polico intervenis kun ekstrema perforto" por diserigi la sid-manifestacion, taksas unu el la manifestaciantoj, Yohesh Malhotra, en la radio ABC. La reprezentanto por la polico de la Ŝtato de Victoria, Simon Overland, pravigas tiun intervenon per la fakto, ke la manifestaciantoj blokis gravan trafikvojon. Pli ol sepdek atakoj kontraŭ Baratanoj okazis en la lasta jaro, el kiuj almenaŭ kvar dum la du lastaj semajnoj. Unu el la viktimoj de ĉi tiuj atakoj, Baratano atakita per ŝraŭbturnilo, kuŝas nun en komato. La lasta viktimo de ĉi tiuj atakoj estas taksiisto, malgrave vundita lastan dimanĉon matene en la antaŭurboj de Melburno, laŭ la retejo ExpressIndia.com.

La ondo da perfortagoj, kiu komenciĝis kiel nepolitika afero, fariĝis ekde tiam temo de diplomatiaj streĉitaj rilatoj inter Aŭstralio kaj Barato. Lundon, antaŭ la aŭstralia Parlamento, la ĉefministro Kevin Rudd en la nomo de ĉiuj Aŭstralianoj mallaŭdis kaj kondamnis ĉi tiujn atakojn, sensencajn agojn de perforto. "Aŭstralio estas lando de granda diverseco, konkordo kaj toleremo. Ni estas multkultura lando kaj ni respektas diversecon, kiu riĉigas nian landon ", li deklaris antaŭ la Parlamento. Laŭ la polico, 30% de atakoj en la regiono de Melburno celas Baratanojn, dum ĉi tiuj reprezentas nur 50 000 de 4 milionoj da enloĝantoj de la urbo.

Sro Overland supozis, ke "kelkaj el la atakoj havas rasajn instigojn, aliajn temas nur pri oportunismo". La polico malakceptis iun rasan instigon por ĉi tiuj atakoj ĝis nun, klarigante, ke la barataj viktimoj simple troviĝis "en la malbona loko ĉe la malbona momento". Lundon, kelkaj protestoj okazis en Barato, inter kiuj la ĉefa estis antaŭ la konsulejo de Aŭstralio en Mumbajo, kaj la ambasadejo en Nov-Delhio. En la ĉefurbo, la subtenantoj de la Hindua radikala grupo Shiv Sena egale bruligis portretojn kaj modelojn en la figuraĵo de la aŭstralia ĉefministro.

Fonto : Agentejo AFP

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi