Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio
AŬSTRALIO - 19-an de septembro, 2009.

La aŭstralia parlamento ĵus komencis lanĉi interesajn debatojn, cele a ŝanĝi la landaj polemikaj testoj por civitaneco. La registaro volas igi kandidatojn pli konsciaj pri iliaj rajtoj kaj respondecoj prefere ol esplori ĝeneralan konon de sporto kaj kulturo. La testoj estas kritikitja de grupoj de kampanjantoj por rajtoj kiel diskriminaciaj kontraŭ migrintoj de neanglalingvaj landoj.

Ili estis enkondukitaj de la eksa konservativa administro. La aktuala aŭstralia registaro volas igi tiujn testojn pli rilataj al ĉiutaga vivo, por helpi al eventualaj civitanoj sin instali en normalan vivon en ilia adoptita lando. En la ĉefurbo Kanbero, la parlamento estas debatanta pri tiuj ŝanĝoj de la leĝo, kiuj vidus ĝisdatigitajn demandojn pri seksegaleco, deviga voĉdonado kaj aŭstralia justico.

La ministro pri Enmigrado, Chris Evans, kiu naskiĝis en Britio, diris, ke la ŝanĝoj helpos al migrintoj pli bone kompreni siajn respondecojn en la komunumo. Sro Evans kredas, ke partoj de la aktuala testo kiel kvizoj pri famaj kriketistoj, biliardludistoj kaj esploristoj estas tute senrilataj kaj senutilaj. Kritikantoj insistas, ke la tuta ŝanĝprocezo estas nur malŝparo de mono, kaj neniel helpos al novuloj integriĝi en socion kaj diskriminacias tiujn el neanglalingvaj landoj.

Migrintoj devas fari la polemikan ekzamenon por fariĝi aŭstraliaj civitanoj. Laŭ la proponitaj ŝanĝoj, tiuj kiuj elfaros la teston devos respondi al 20 demandoj. Aŭstralio estas festanta sian Nacian Civitanecan Tagon kaj honore de la okazintaĵo 4000 homoj faras ĵuron kiel novaj Aŭstralianoj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi