Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
PALAŬO - 29-an de septembro, 2009.

Palaŭo estas kreonta la tutmondan unuan "ŝarkorifuĝejon", kiu malpermesos ĉian komercan ŝarkokaptadon en siaj maroj. La prezidento de la eta Pacifika respubliko, Johnson Toribiong, anoncis la malpermeson dum vendreda seanco de la UN-Ĝenerala Asembleo. Dum duono de la mondaj oceanaj ŝarkoj estas minacataj de malapero, ekologiistoj rigardas la decidon kiel "ludoŝanĝon".

Ĝi protektos proksimume 600 000 kvadratajn kilometrojn de oceano, loko kies grandeco estas proksumume tiu de lando kiel Francio. La prezidento Toribiong ankaŭ alvokis al tutmonda malpermeso de uzado de ŝarkonaĝiloj, kaj al ĉeso de la praktiko de forigo la naĝiloj. Naĝiloj estas profitaj komercaĵoj sur la internacia merkato kie ili estas aĉetitaj por naĝilosupo. Tiom, kiom 100 milionoj da ŝarkoj estas mortigitaj ĉiujare tutmonde. "Ĉi tiuj bestoj estas buĉataj kaj estas eble ĉe la rando de malapero, krom se ni farais pozitivan agon por protekti ilin," diris la prezidento Toribiong. "Ilia fizika beleco kaj forto, laŭ mia opinio, reflektas la sanon de la oceanoj; ili elstaras".

Kelkaj evoluintaj landoj efektivigis kaptolimigojn kaj restriktojn de naĝiloj. Iuj evolulandoj kiel Maldivoj ankaŭ faris aranĝojn por protekti la bestojn; sed tiu ĉi palaŭa iniciato metas tiujn aferojn ĉe nova nivelo, laŭ ekologiistoj apud la projekto. "Palaŭo agnoskis kiel gravaj ŝarkoj estas por ekvilibro de sanaj marmedioj, kaj ili decidis fari tion, kion neniu alia lando antaŭe jam faris kaj deklaris ilian tutan Ekskluzivan Ekonomian Zonon kiel ŝarkorifuĝejon," diris Matt Rand, direktoro de tutmonda ŝarkokonservado ĉe la Medio-Grupo Pew Environment Group. "Ili gvidas la mondon en ŝarkokonservado." Sro Rand diris tion pri 130 minacataj specioj de ŝarkoj kiu vivas en maroj apud Palaŭo kaj probable profitos de la iniciato.

Kvankam la lando havas sole 20 000 enloĝantojn, sia teritorio ampleksas 200 disigitajn insulojn, kiu signifas, ke siaj teritoriaj maroj estas multe pli grandaj ol multaj landoj miloble pli dense loĝataj. Ekonomio estas klare instigo por la palaŭa registaro, kiu devenigas la plimulton de sia enspezo el turismo.

Ŝarkoj estas gravaj allogaĵoj por plonĝistoj, kaj povus ankaŭ ludi rolon por teni koralajn rifojn kaj ekologiaj, sistemojn sanaj. Tutmonde, 21% de ŝarkospecioj kalkulas inter la "minacitaj" kategorioj, kaj 18% estas "apud minaco". Por aliaj 35%, ne estas sufiĉaj donitaĵoj por decidi pri ilia stato. Pli ol duono de la specioj kiuj pasigas la plimulton de sia tempo en la supraj tavoloj de la oceano, submetataj al fiŝkaptado, estas sur la minacita listo. Kontraŭleĝa ŝarkokaptado estas la ĉefa kaŭzo, sed estas laŭleĝa celata ĉasado por naĝiloj kaj viando, kaj ŝarkoj ankaŭ estas kaptitaj akcidente.

Observigo de la malpermeson estos afero kiu zorgigas Palaŭon, kiu posedas nur unu patrolboaton kapablan kontroli siajn marojn. Lastatempa aera enketo trovis fiŝkaptadon fare de 70 ŝipoj en la zono, la plimulto de ili kontraŭleĝe. Sed Carl-Gustaf Lundin, kiu estras la maran programon ĉe la Internacia Unio por la Konservado de Naturo (IUCN), diris, ke estas aliaj metodoj por pritrakti la kontraŭleĝan komercon. "Ekzemple, Usono dividas listojn de kontraŭleĝaj ŝipoj kun establitaj fiŝkaptado-firmaoj, tiel, ke ili povas raporti pri ilia malhonestaj aŭ nedecaj samuloj," li diris. "Ni ankaŭ esploras kion ni povas fari por kontroli demalproksime ĉe malalta kosto. Kaj oni ne bezonas aresti homojn tie en la oceano; ĉiuj devas porti siajn kaptitajn fiŝojn kontinenten, tiel,  ju pli ni havas landojn aliĝintajn al aranĝoj kontraŭ kontraŭleĝa fiŝkaptado, des pli grandaj estas niaj ŝancoj kapti ilin." Dro Lundin notis, ke antaŭe ĉi tiun semajnon, alia Pacifika insula ŝtato, Kiribato, decidis kunlaboron kun Usono, kiu establas la plej grandan marrezervejon sur la planedo.

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi