Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn |
|
|
| Pacifiko - Natura medio |
![]() AŬSTRALIO - 06-an de marto, 2010.Avertoj pri cunamoj en Aŭstralio devas esti reviziitaj post kiam miloj de plaĝovizitantoj neglektis atentigojn, sekve de la intensega tertremo de Ĉilio. Savnaĝistoj devis peni por malpleni plaĝojn en Kvinslando kaj Novsudkimrio, ĉar loĝantoj kaj vizitantoj aŭ revenis al la akvo aŭ venis malsupren por rigardi la cunamon alveni. Robert McClelland, reprezentanto de la Krono en Aŭstralio, diris, ke policistoj kaj krizoservoj devu esti uzitaj estontece. Pacifikaj ŝtatoj daŭrigis atentigon post la tertremo, sed plejpartoj de areoj estis netuŝitaj. La ondoj kiuj frapis la orientan marbordon de Aŭstralio estis malfacile videblaj.Sro McClelland priskribis la respondon al la cunama averto kiel "seniluziiga sed komprenebla". "Loĝantoj vidis la tertremon, nature, laŭvorte milojn de kilometroj for kaj ne taksis la danĝerojn," li diris. "Urĝservoj donas publikajn avertojn. Ili [loĝantoj] devus sekvi la avertojn, ĉar ili ne estas senkonsidere donitaj, ili estas ĉiam tre serioze deklaritaj." Li sekve petis al la ŝtata krizoministroj kaj al la vivo-savantaj organizoj en Novsudkimrio kaj Kvinslando revizii la reagon kaj trovi manieron eduki la publikon pri cunamoj. En Ĉilio, la oficiala mortoperdo pro la tertremo de intenseco 8.8 estis reduktita de 800 al 452, sed centoj da personoj ankoraŭ mankas. |





AŬSTRALIO - 06-an de marto, 2010.
Robert McClelland, reprezentanto de la Krono en Aŭstralio, diris, ke policistoj kaj krizoservoj devu esti uzitaj estontece. Pacifikaj ŝtatoj daŭrigis atentigon post la tertremo, sed plejpartoj de areoj estis netuŝitaj. La ondoj kiuj frapis la orientan marbordon de Aŭstralio estis malfacile videblaj.