eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
NOV-ZELANDO - 26-an de novembro, 2009.

 
Averto estas publikigita al ŝipoj en la suda Pacifika oceano post kiam pli ol 100 glacimontoj estis ekviditaj drivantaj al Nov-Zelando. La glacimontoj, el kiuj kelkaj estas 200 metrojn altaj, estis kredeble rompitaj de Antarkta glaciplato. Multaj sciencistoj kredas, ke ĉi tiuj segmentoj disrompiĝos longe antaŭ ol atingi la novzelandan marbordon.

La lasta okazo kiam tia granda floteto estis ekvidita tiel proksime de la insularo estis en 2006. Maraj respondeculoj de Nov-Zelando publikigis la atentigon al ŝipoj en la loko, kvankam tio ne estas grava ŝiptransirejo. La proparolanto Ross Henderson deklaris : "Tio estas vere nur ĝenerala averto por ŝipoj en tiu loko kiuj estu en stato de gardemo pro glacimontoj."

La glaciologo Neal Young, de la "Australian Antarctic Division", diris, ke la floteto sin direktas al la novzelanda ĉefa suda Insulo. Sro Young diris, ke satelita fotografio vidis nur unu grapolon de glacimontoj sed tute ne signifas, ke ne estas aliaj ĉirkaŭe. Li aldonis, ke la plej proksimiĝanta glacimonto, proksimume 30 metrojn alta, situas 257,5 km sudoriente de la novzelanda insulo Stewart. Iom antaŭe ĉimonate la aŭstralia registara organizaĵo raportis, ke pli grandaj glacimontoj estis viditaj proksime de la tasmania teritorio de Macquarie.

Oni kredas
ĉi tiu aparta aro devenas de tiuj gigantaj blokoj. Kelkaj sciencistoj kredas, ke la glacimontoj originale rompiĝis for de la Ross Marglacia Breto en 2000 kaj estas drivantaj kaj malrapide disrompiĝantaj ekde tiam, raportoj diras. En 2006, kelkaj glacimontoj el la sama rompita breto venis 25 km de la marbordo. Tian fenomenon oni lastfoje en 1931. Mike Williams, oceanografo de la Nacia Instituto de Akvo kaj Atmosferaj Esploroj, diris, ke ĉar la glacimontoj moviĝas je rapideco de nur 25 km tage, li ne atendas, ke multe da ili atingos la novzelandan marbordon.

La glaciologino Wendy Lawson, de la brita Universitato de Canterbury, malgravigis la situacion. Ŝi diris al la novaĵagentejo AP : "Glacimontoj ĉi tiu for norde apud Nov-Zelando ne tiel nekutimas. Se glacimonto disrompiĝas de glacitavolo, ĝi daŭros pli longe en la maro. Sia movado kaj kien ĝi fine troviĝos estas determinata de la vetero, vento, oceanaj fluoj kaj temperaturo," ŝi diris. Sciencistoj estas hodiaŭ prienketantaj la kondiĉojn kiuj ebligis al tiel grandaj glacimontoj vojaĝi tiel longe.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi