Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon |
|
|
| Nordameriko - Sciencoj |
![]() USONO - 09-an de marto, 2010.Unu el niaj plej proksimaj primataj parencoj, la eta ĉimpanzo "bonobo", libervole dividas manĝaĵon, sciencista raporto anoncas. Ĉi tiu speco de donacema konduto estis antaŭe konsiderata kiel ekskluzive homa trajto. Sed scienca teamo efektivigis eksperimenton kiu rivelis, ke bonoboj plej probable preferas dividi sian manĝaĵon ol manĝi sole. La esploro estas eldonita en la revuo "Current Biology" (Nuna Biologio). Doktoro Brian Hare de la Universitato de Duke, en Usono kaj Suzy Kwetuenda de Lola y Bonobo, centro por orfiĝintaj bonoboj en la Demokrata Respubliko de Kongo, donis al malsata bonobo aliron al ĉambro kun kelkaj manĝaĵoj en ĝi.Ĉi tiu ĉambro estis apuda al du aliaj ĉambroj, kiujn la besto facile povis vidi. Unu el ĉi tiuj ĉambroj estis malplena dum la alia enhavis alian bonobon. La malsata primato tiam povis elekti manĝi la manĝaĵon sole aŭ liberigi la pordon, forigi lignan kejlon kaj dividi sian manĝaĵon kun la alia bonobo. La Doktoro Hare skribis en Current Biology : "Ni rimarkis, ke la bonobo preferis libervole malfermi la pordon kaj tiel dividi la tre dezirindan manĝaĵon kiun li povis facile manĝi sole." Scientistoj nun esperas malkovri kial la bonoboj ŝajne preferas dividi sian manĝaĵon. Doktoro Hare diris, ke tio povus esti nur altruisma konduto. Aŭ pli malsindona sinteno povus esti ĉe la radiko de ĉi tiu konduto ĉar interŝanĝado povus esti rememorigita kaj servi kiel "interŝanĝmono" por estontaj favoroj. La esploristoj esperas, ke ĉi tiu laboro ankaŭ povus verŝi lumon sur tion, kio kondukas homojn ankaŭ libervole interŝanĝadi. |





USONO - 09-an de marto, 2010.
Doktoro Brian Hare de la Universitato de Duke, en Usono kaj Suzy Kwetuenda de Lola y Bonobo, centro por orfiĝintaj bonoboj en la Demokrata Respubliko de Kongo, donis al malsata bonobo aliron al ĉambro kun kelkaj manĝaĵoj en ĝi.