Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Kuba disidento mortas en prizono |
|
|
| Nordameriko - Politiko |
![]() KUBO - 24-an de februaro, 2010.Unu el la 65 kubaj "prizonuloj de konscienco" laŭ klasifiko de Amnestio Internacia, Orlando Zapata Tamayo, mortis tiun mardon 23-an de februaro en hospitalo de Havano. Li faris malsatstrikon de pli ol du monatoj por protesti kontraŭ siaj kondiĉoj de malliberigo. Li estas "la unua politika kaptito kiu mortas en malliberejo ekde la komenco de 1970-aj jaroj en Kubo", asertas la Komisiono por Homaj Rajtoj kaj Nacia Repacigo, organizo kontraŭleĝa sed tolerita de la kuba potenco, kiu povis konfirmi lian morton al la familio. "Tio estas virtuala murdo, kaj eĉ antaŭpensita", deklaris Elizardo Sánchez, komisionestro, kiu akuzas aŭtoritatojn, ke ili tro prokrastis prizorgon al la disidento malsatstrikanta de pli ol du monatoj, kaj kiu estis translokigita lastan semajnon de la prizono de Camaguey, en la centro de la lando, al hospitalo de Havano. Orlando Zapata, kiu estis membro de kontraŭleĝa organizo pri civita defendo, estis kondamnita en 2003 je 18 jaroj da prizono pro "publika tumulto", laŭ la Komisiono. ![]() La kristana disidento Oswaldo Payá Sardiñas, kiu ricevis la Premion Saĥarov en 2002 de la Eŭropa Parlamento, akuzis kubajn aŭtoritatojn, ke ili "malrapide mortigis ĉi tiun masoniston kaj nigrulon", viktimon, laŭ li, de frapoj kaj rasismaj perfortaj agoj dum lia malliberigo. La ekonomikista disidento Oscar Espinosa Chepe, arestita en 2003 kaj liberigita pro sankialoj, pensas, ke ĉi tiu afero povus denove okazi pro la "tre malbona stato" de la kubaj prizonoj, kie neniu internacia organizo estas akceptita. Diplomato en posteno en Kubo opinias, ke tiu afero estas tre malbona "por la internacia bildo de Kubo" sed dubas pri tio, ke ĝi alportos modifaĵojn en rilatoj kun la komunisma insulo kiu ĝuas la subtenon de la landoj de Latinameriko. La prezidentoj brazila Luiz Inacio Lula da Silva kaj venezuela Hugo Chávez alvenis mardon vespere en la kuba ĉefurbo Havano, sen fari ian rimarkon pri la afero. La kubaj aŭtoritatoj, kiuj ankaŭ faris neniun rimarkon, akuzas la disidentojn, ke ili estas "agentoj" aŭ "solduloj" laborantaj por Usono. |





KUBO - 24-an de februaro, 2010.
