Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon |
|
|
| Nordameriko - Socio |
USONO - 22-an de februaro, 2010.La usona prezidento Barack Obama rivelis novajn planojn kiuj celas antaŭeniri la leĝon por revizio de la usona kuracada sistemo. Unu el la kernaj proponoj donas al la usona registaro novan povon malebligi al sanaj asekurantoj trudi troajn prezaltigojn. Sro Obama decidis, ke la reformo de la kuraca sistemo en Usono estas ĉefparto de sia prezidenteco, sed ĝis nun li malsukcesis entrudi kaj akceptigi novan leĝon. Ĵaŭdon, Barack Obama faros televidigitan debaton ĉe la Blanka Domo por diskuti la aferon. La asekura indica propono donas al la Federala Departemento pri Sanaj kaj Homaj Servoj - kune kun ŝtataj aŭtoritatoj - la povo malakcepti grandajn prezpliigojn, limigi ilin aŭ postulirabatoj por konsumantoj, la Blanka Domo diris sur sia retejo. La plej lasta plano de Sro Obama proponas al plejparto de Usonanoj akiri sanan asekuron, kun federalaj subvencioj por helpi al multaj havigi al si la superpagojn. Tiel la propono malebligas al asekuraj firmaoj rifuzi asekurojn al homoj kiuj suferas kuracajn problemojn. La perdo de unu seĝo fare de la Demokratoj en la Senato favore al la Respublikana Scott Brown en januaro senhavigis ilin de ilia 60-seĝa plimulto en la Senato, kvankam ili ankoraŭ regas ambaŭ ĉambrojn. La debato de ĵaŭdo estas vidita kiel kerna momento en la provo de Barack Obama pasigi novan leĝon kaj tio venas post monatoj de ofte amare kontraŭitaj kongresaj debatoj. Sro Obama paludis al la paroladoj en sia ĉiusemajna radioparolado sabate, dirante : "Mi ne deziras vidi ĉi tiun renkontiĝon iĝi politika teatro, kun ĉiu flanko kiu simple deklamus paroladajn punktojn kaj provus trafi politikajn punktojn. Male, mi petas al membroj de ambaŭ partioj serĉi komunan terenon, kaj klopodi por solvi problemon kiun ni spertas jam de generacioj." La Domo de Reprezentantoj kaj la Senato adoptis malsamajn versiojn de la leĝopropono ĉe la fino de la lasta jaro, kaj ili nun devas esti kombinitaj en ununura tekssto, kiun Barack Obama povas subskribi kaj transformi en leĝon. Sro Obama diras, ke la reformo de la kuraca sistemo estas kerna afero por la tuta usona ekonomio super longa termino. |




USONO - 22-an de februaro, 2010.
al asekuraj firmaoj rifuzi asekurojn al homoj kiuj suferas kuracajn problemojn. 