Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Haitio provas reloĝigi siajn viktimojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Socio
HAITIO - 21-an de januaro, 2010.

 
Haitio intencas reloĝigi 400 000 supervivintoj de la tertremo en novaj tendaj vilaĝoj ekster la ĉefurbo, Portoprinco, respondeculoj anoncis. La ministro de internaj aferoj Paul Antoine Bien-Aimé diris, ke 100 000 homoj komence estos senditaj al 10 kolonioj apud la antaŭurbo de Croix des Bouquets.

Li donis neniun limtempon, sed diris, ke la movoj komencos kiel eble plej baldaŭ. Proksimume 1,5 miliono da homoj estis lasitaj senhejmaj pro la fortega tertremo, kiu mortigis proksimume 200 000 personojn.

Sro Bien-Aimé diris, ke la aŭtoritatuloj jam elsendis publikajn aŭtobusojn por preni la supervivintoj suden kaj norden de la lando. "La registaro disponigis al homoj senpagan transportadon. Granda operaco estas okazanta," li diris al reporteroj.

Almenaŭ 500 000 homoj aktuale vivas subĉiele en 447 improvizitaj tendaroj en la ĉefurbo, laŭ la Internacia Organizaĵo por Migrado (IOM). El la 350 tendaroj taksitaj de la IOM, siaj partneroj kaj la haitia registaro, nur 179 el ili muntis kaj ŝirmmaterialon kaj tendojn, kaj nur 3 povis havigi al si trinkakvon, la IOM diris.

Ankaŭ legu :

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi