Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Frapis Haition fortega tertremo |
|
|
| Nordameriko - Natura medio |
![]() HAITIO - 14-an de januaro, 2010.Terura fortega tertremo frapis la landon Haition lastan mardon 12-an de januaro. Haitiaj ŝtatoficistoj diras, ke la nombro de mortintoj de tiu tertremo, kiu atingis la fortecon 7.0 laŭ la skalo de Richter, povus superi 100 000. La landa ĉefurbo, Portoprinco, restas aktuale sen akvo nek elektro.
La haitia ĉefkonsulo en Usono, Félix Augustin, diris, ke laŭ li pli ol 100 000 homoj mortis en Portoprinco kiu "estis tute alniveligita kun la tero" pro la ruiniga tertremo. La epicentro de la tertremo troviĝis nur 15 kilometrojn sudokcidente de la ĉefurbo kaj povis esti forte sentita eĉ tiel fore kiel en orienta Kubo, la usona Geologia Enketoficejo raportis. Profesoro pri geofiziko en la Departemento pri Teraj Sciencoj ĉe la Universitato de Durham en Anglio, Roger Searle, diris, ke la kombinaĵo de la tertrema forteco kaj geografia malprofundeco de la regiono donis al tiu ĉi tertremo la efikon de kelkaj atomaj bomboj. "La plej grava afero kiun vi povas nun fari ne estas sendi provizojn, sed sendi monon" al humanitaraj organizoj, dir la Speciala Sendito al Haitio de Unuiĝintaj Nacioj, Bill Clinton. Ĉinio jam sendis savistarojn, kubaj kuracistoj estas survoje por trakti la vunditojn, Hispanio dediĉis 4,35 milionojn da usonaj dolaroj al la savoperacoj. Rusio sendas batalejan hospitalon, dum Francio kaj Islando sendas humanitarajn flugojn. La Ruĝa Kruco raportis, ke unu triono de la tuta haitia loĝantaro de proksimume 3 milionoj da homoj suferas la postefikojn de la tertremo. |





HAITIO - 14-an de januaro, 2010.