Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Nombro de mortintoj altiĝas al 230 000 en Haitio |
|
| Nordameriko - Socio |
![]() HAITIO - 10-an de februaro, 2010.La registaro de Haitio anoncas, ke ĉirkaŭ 230 000 homoj mortis en la pasintmonata tertremo, tio estas 18 000 pli ol en sia antaŭa takso. La perdo de la tertremo kiu okazis la 12-an de januaro alproksimiĝas al tiu, de la cunamo de 2004 en Azio, kiu tiam mortigis 250 000 homojn.
La ministrino pri Komunikadoj Marie-Laurence Jocelyn Lassègue diris, ke la nombro de perdintoj ne estas definitiva. Proksimume 300 000 estis vunditaj. La lasta cifero ne inkluzivas korpojn entombigitajn en privataj tombejoj, nek la mortintojn entombigitajn de En la plej granda tendaro kiu estis organizita en la urbo post la tertremo, homoj ankoraŭ estas vivantaj sub kovraĵoj el tukoj kaj lignaj konstruaĵetoj. Respondeculoj de humanitara organizaĵo klarigis, ke ekzistas plano por meti milojn de la plej senŝirmaj senhejmuloj sub tendojn anticipe de la pluvegoj. Sed la defio meti grandan nombron de tendoj en la homplenajn tendarojn estas konsiderinda. Dume, estas raportoj, ke difektita superbazaro disfalis dum homoj estis en ĝi. Savistoj, kiuj laboris en la konstruaĵo por elpreni korpojn de viktimoj el la ejo, provis forigi derompaĵojn por atingi la homojn kaptitajn sub la restaĵoj. Estis neklare, ĉu ili estas vivaj. Ili estis supoze prirabantoj, AFP novaĵagentejo raportis. Ankaŭ legu :
|




HAITIO - 10-an de februaro, 2010.