Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton |
|
|
| Nordameriko - Politiko |
USONO - 22-an de januaro, 2010.La elekto de Barack Obama al la posteno de prezidento de Usono en novembro de 2008 kunrespondis al grandaj elektaj venkoj por lia partio (la liberala Demokrata Partio). Baldaŭ post lia elekto, senatano de la rivala konservativa Respublikana Partio Arlen Specter aliĝis al la Demokrata Partio, donante al Obama centmembran Senaton de 58 demokratanoj, 2 demokratemaj “sendependuloj,” kaj 40 respublikanoj. Tiu proporcio tre promesis helpi al Obama, ĉar ĝi permesas, ke la Senato kreu leĝojn sen minaco de respublikana “filibustero.”* Ĉi tiu sitacio helpis, ke Obama atingu multe da politikaj venkoj frue en sia unua jaro
Aldone, la politika bazo de la Respublikana Partio, spronita ege de la protestoj kontraŭ Obama “teaj rendevuoj,” regajnis multe da la fervoro, kiun ĝi perdis antaŭ la elekto de Obama (dum la elektoj de 2008, la fervoro de la demokratanoj tre superis tion de la respublikanoj). Renovigita fervoro de la respublikanoj kunrespondas al kreskanta ĉagreno de la demokratanoj: dum la pasinta jaro Obama kaj siaj kongresaj aliancanoj ne sukcesis reformi la sansistemon, tre seniluziigante la bazon de lia partio. Ĉu Obama sukcesos dum la nova jaro, aŭ ĉu ĉi tiuj malhelpaĵoj malebligos, ke li plu daŭrigos siajn reformajn celojn? Neniu certe scias, sed preskaŭ ĉiuj konsentas, ke la politika klimato ŝanĝiĝis de sia demokratema pinto de 2008. Jam, la 19-an de januaro, ĉi tiu kombinaĵo de malbona ekonomio, reekscitita Respublikana Partio, kaj senrevigita Demokrata Partio rezultis en surpriza respublikana venko en speciala senata elekto en Masaĉuseco, unu el la plej demokratemaj ŝtatoj de Usono. NB : * Filibustero estas politika ago, en kiu senatano malebligas, ke proponita leĝo iĝu oficiala, per senĉese paroli. Nur la voto de 60 senatanoj povas “rompi” filibusteron. Artikolo sendita al ni de Noah Savage. |




USONO - 22-an de januaro, 2010.