Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Masdar : ekologia urbo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Sciencoj

UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ - 11-an de februaro, 2008.

Abu-Dabio ekkomencas konstrui la mondan unuan senkarbonan kaj senaŭtan urbon. La urbo Masdar kostos 22 miliardojn da Usonaj dolaroj, la konstruado daŭros ok jarojn kaj la urbo finita estos hejmo de 50 000 homoj kaj 1500 entreprenoj. La urbo estos plejparte funkciigata de sunenergio kaj la loĝantoj vojaĝos ene de la urbo per malgrandaj ŝelformaj veturiloj funkciantaj sur magnetaj vojetoj.

Abu-DabioSed multaj timas, ke Masdar, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Abu-Dabio, povus fariĝi nur luksa loĝloko por riĉuloj. La projekto estas aprobita de tutmonda bonfaradorganizaĵo WWF. La urbo utiligos tradician Golfan arkitekturon, konstruos malaltenergiajn konstruaĵojn, kun turoj proviziantaj naturan ventklimatizon. Akvo estos provizita per sunenergia sensaliga fabrikejo.

La urbo bezonos nur kvaronon de la potenco postulita por simila granda komunumo, dum la akvokvanto bezonata estos 60% pli malalta. La urbo formas parton de ambicia programo por evoluigi purajn energiteknologiojn. Kiel parto de la plano, Abu-Dabio fariĝos hejmo de la plej granda hidrogena elektrocentralo en la mondo.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi