Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ĉu ŝtonmortigo en Irano ? Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
IRANO - 09-an de julio, 2010.

 
Irananino kondamnata al ŝtonmortigo en sia lando pro adulto, afero kiu provokis internacian bruegon, ne estos tiel ekzekutita, anoncis la Islama Respubliko de Irano en gazetara komunikaĵo, laŭ la ĉiutaga gazeto "The Times" vendredon. "Laŭ informoj elsenditaj de kompetentaj juĝaj respondeculoj en Irano, Sakineh Mohammadi-Aŝtiani ne estos ŝtonbatita ĝismorte", anoncis la ambasadejo de Irano en Londono en gazetara komunikaĵo.

La
gazetara komunikaĵo malgraŭ tio ne specifas ĉu la juĝita 43-jaraĝa sinjorino estos savita fine pendumita, emfazas la ĵurnalo. Laŭ la asocio de defendo de homaj rajtoj Amnestio Internacia, ŝi estis kondamnita en 2006 2007. Ŝtonmortigo projektita vendredon provokis multajn kondamnojn tra la tuta mondo, Vaŝingtono kaj Londono ĉe la kapo de la protesto.

La brita
ministro pri Eksterlandaj aferoj William Hague kvalifikis tiun decidon kiel "mezepoka", dirante, ke se la ekzekuto okazos, ĉi tiu ŝtonmortigo kaŭzos "naŭzo tra la mondo". "Ŝtonmortigo kiel rimedo por bati ĝismorte similas al turmentado", li diris. "Tio estas naŭza kaj barbara ago", deklaris siaflanke en Vaŝingtono la proparolanto de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj, Mark Toner.

La gazeto The Times
lanĉis kampanjon por nuligi ŝtonmortigon kaj eldonis malferman leteron subskribitan de eminentuloj de politiko kaj artoj. Inter la subskribintoj oni trovas la usona eksministrino Condoleezza Rice, tri ekasj britaj ministroj pri Eksterlandaj aferoj kaj José Ramos-Horta, prezidanto de Orienta Timoro kaj Nobel-Premio pri Paco, kaj ankaŭ usonaj aktoroj Robert de Niro kaj Robert Redford, la franca aktorino Juliette Binoche kaj samlandano la filozofo Bernard-Henry Lévy.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi