Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| 18-jarcenta ŝipo eltrovita sub World Trade Center |
|
|
| Nordameriko - Kulturo |
USONO - 16-an de julio, 2010.Laboristoj ĉe la loko de la iama World Trade Center elfosis 9,80-metrojn longan ŝipon kiu kredeble estis enterigita en la 18a jarcento. Arkeologoj kredas, ke la ŝipo estis uzita kiel pleniga materialo por plivastigi la surfacon de Manhattan en la Riveron Hudson. La arkeologino Molly McDonald esperas, ke la ŝipo, eltrovita lastan mardon, estos tute elterigita tre baldaŭ. Estas neklare tamen, ĉu grandaj partoj de la ŝipkorpo restos sendifektaj, sed Sinjorino McDonald esperas, ke ŝi povos savi kelkajn lignajn partojn de la ŝipo. "Ni plejparte elterigas kaj purigas ĝin permane ĉar ĝi estas aparte delikata," klarigas ŝi. Molly McDonald kaj la alia arkeologo Michael Pappalardo estis ĉe la ejo kiam la ŝipo estis eltrovita mardon matene de laboristoj laborantaj en la konstruaĵo la nova World Trade Center. La du arkeologoj laboras por AKRF, firmao dungita speciale por dokumenti artefaktojn eltrovitajn ĉe la atakejo de la 11-a de septembro 2001. "Ni rimarkis kurbajn lignopecojn," Molly McDonald diras. Ŝi aldonas : "Ni rapide trovis la ripon de ŝipo kaj ni daŭrigis la fosadon kaj elterigadon por malkovri la ŝipkorpon dum la lastaj du tagoj." Granda ankro estis ankaŭ trovita kelkajn metrojn for de la ŝipkorpo, sed arkeologoj estas necertaj ĉu ĝi apartenas al la ŝipo. Arkeologoj hodiaŭ rapide klopodas por registri kaj analizi la ŝipon antaŭ ol la ligno komencas plimalboniĝi pro elmetiĝo al la aero. |




USONO - 16-an de julio, 2010.