Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Mortis plej grava islama kleriko de Egiptio |
|
|
| Mezoriento - Socio |
![]() EGIPTIO - 10-an de marto, 2010.La plej grava islama kleriko de Egiptio, Ŝejko Mohamed Sayed Tantawi, mortis, je la aĝo de 81 jaroj, dum vizito al Sauda Arabio. Ŝejko Tantawi estis la Granda Imamo de la moskeo al-Azhar kaj estro de la Universitato al-Azhar, sunaisma centro de Islamo pri lernado kaj esplorado. Li mortis post kora atako en la sauda ĉefurbo Rijado, kie li estis ĉeestanta premion-donantan ceremonion. Ŝejko Tantawi furiozigis radikalajn Islamistojn pro siaj moderaj vidpunktoj pri virinoj portantaj la vualon. Lia korpo estos prenita al la sauda urbo de Medino, la entombiga loko de la Profeto Mohamedo, por rapida entombigo, egiptaj aŭtoritatoj diris. Konsilisto de Ŝejko Tantawi diris al la egipta televido, ke la morto de Tantawi estas ŝoko, ĉar antaŭ ol forlasi sian landon por flugi al Sauda Arabio li ŝajnis en "bonega formo kaj sano".Membro de la oficejo de Ŝejko Tantawi, Ashraf Hassan, diris al la agentejo Reuters, ke Mohamed Wasel, viculo de Tantawi, plejcerte intertempe transprenos la gvidadon de la universitata institucio ĝis la egipta prezidento nomumos novan estron. Ŝejko Tantawi estis nomumita al lia posteno fare de la prezidento de Egiptio Hosni Mubarak en 1996. Sed kiel registara nomumito, li estis ĉiam devigita trovi zorgeman vojon inter siaj religiaj imperativoj unuflanke, kaj sia registara pozicio aliaflanke. Li estis laŭta kaj klara oponanto de virina cirkumcido, kiu estas ofta agado en Egiptio, nomante tion "mal-islama". Lastan jaron, Ŝejko Tantawi malpermesis aliron al universitato por studentinoj kiuj portis la plenvizaĝan kovrantan "nikabo"-vualon. Li ankaŭ ĉagrenigis aliajn islamajn scienculojn kiam li diris, ke francaj islamanoj obeu ajnan leĝon kiun Francio povus establi por malpermesi la vualon. Liaj opinioj pri la vualo instigis la tielnomatan "Islaman Fratecon" de Egiptio akuzi lin, ke li "malutilas la interesojn de Islamo". Li ankaŭ kondamnis suicidajn atakojn, dirante, ke ekstremistoj deturnis islamajn principojn por iliaj propraj celoj. "Mi ne akceptas la ideon de batalo inter civilizacioj. Popoloj de malsamaj kredoj devus kunlabori kaj ne ekiri en senĉesajn konfliktojn kaj malamikecon," li diris ĉe konferenco en la malajzia ĉefurbo en 2003. "Ekstremismo estas malamiko de Islamo. Dume, ĝihado (sankta milito) estas permesata en Islamo por defendi onian landon, helpi la subpremitojn. La malsimileco inter ĝihado en Islamo kaj ekstremismo estas same kiel inter la tero kaj la ĉielo," Sheikh Tantawi diris. |





EGIPTIO - 10-an de marto, 2010.
Konsilisto de Ŝejko Tantawi diris al la egipta televido, ke la morto de Tantawi estas ŝoko, ĉar antaŭ ol forlasi sian landon por flugi al Sauda Arabio li ŝajnis en "bonega formo kaj sano".