Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Sauda aresto pro terorista komploto Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
SAUDA ARABIO - 24-an de marto, 2010.

Sauda Arabio, la monda plej granda petroleksportanto, ĵus arestis pli ol 100 suspektatojn, kiuj havus ligilojn kun al-Kaida, la Ministerio pri Internaj Aferoj anoncis. Komunikaĵo de la Ministerio hodiaŭ merkredon diris, ke la suspektatoj estis komplotantaj atakojn kontraŭ petrolaj kaj sekurecaj instalaĵoj en la reĝlando. Unu ĉelo konsistis el 101 homoj, kaj du pli malgrandaj ĉeloj konsistis el po ses viroj.

La grandan ĉelon konsistigis 47 Saudaraboj kaj 51 Jemenanoj, kaj ankaŭ personoj el Somalio, Bangladeŝo kaj Eritreo, diris la komunikaĵo legita ĉe la sauda ŝtata televido. La du pli malgrandaj grupoj formiĝis el 11 Saudaraboj kaj Jemenanoj, kiujn sekurecaj respondeculoj karakterizis kiel eminentaj membroj de al-Kaida. La grupoj havis ligilojn al filio de al-Kaida kiu baziĝas en najbara Jemeno, Mansur al-Turki, la proparolanto de la Ministerio diris. Li aldonis, ke "reto" kaj du ĉeloj laborantaj sendepende unu de la alia estis malkovritaj.

La
granda ĉelo estis eltrovita kiel rezulto de enketo lanĉita post kiam suspektataj al-Kaida-batalantoj - inter kiuj du estis vestitaj kiel virinoj - provis enŝteliĝi kun eksplodaĵoj en la landon en oktobro . La du estis mortigitaj dum interpafado ĉe la landlimo kaj tria estis arestita. Al-Turki diris, ke la enketo ĝis nun rivelis "korespondadon inter ĉi tiu organizaĵo kaj organizaĵo de al-Kaida en Jemeno". Li diris, ke armiloj, fotiloj, dokumentoj kaj komputiloj estis ankaŭ kaptitaj. "La reto kaj la du ĉeloj celis la petrolinstalaĵojn en la Orienta Provinco kaj ili havis planojn por baldaŭ efektivigi la atakojn," al-Turki deklaris.

La fremduloj en la ĉelo onidire eniris la landon sub la ŝajnigo serĉi laboron viziti Islamajn sanktejojn en Mekko (Mekao) kaj Medino. Mankas oficiala sciigo pri kiuj petrolproduktaj instalaĵoj estis celitaj, kaj ĉu ili estas posedataj de fremduloj aŭ Saudaraboj. "Ni kaptis zonojn de eksplodaĵoj kiuj ili intencis uzi en memmortigaj atencoj," sekureca respondeculo diris. La plimulto de la suspektatoj estis arestita en la suda provinco de Ĝazan, apud la landlimo kun Jemeno. La datoj de la arestoj ne estis konigitaj. En 2003, memmortigaj atenculoj suspekte havis ligojn kun al-Kaida, kaj mortigis 35 homojn en la ĉefurbo Rijado. Sed sekureca subpremo helpis limigi perforton en la reĝlando post 2006. En 2007, respondeculoj anoncis, ke 172 suspektataj teroristoj estis arestitaj,  kaj en aŭgusto 2009, 44 suspektatoj kun asertataj ligiloj al al-Kaida estis detenataj.

Hussein Ŝobokŝi, kolumnisto por la ĵurnalo "Aŝarq Alaŭsat" , diris al la televidstacio Al Jazeera, ke Sauda Arabio venkas en la batalo kontraŭ al-Kaida en la reĝlando. "La fakto ke ili arestis la suspektatojn kaj malkovris iliajn ĉelojn antaŭ ol iu ago estis farita pruvas, ke la preventaj agoj de la Saudaj sekurecfortoj estas efikaj. "La nombro de tiuj arestitaj estas alarmo efektive, kaj la facila trairado de la suda landlimo de Sauda Arabio kun Jemeno estas alarma zorgo," li diris. Riado precipe zorgas pri la revigliĝo de al-Kaida en la Arabia Duoninsulo en Jemeno, kie registaraj subpremoj sur la grupon restas senefikaj.

Iom antaŭe ĉimonate, la saudaraba Reĝo Abdullah diris, ke la reĝlando firme intencas halti ekstremismon. "En hejma politiko, la registaro ankoraŭ eluzas siajn penojn por plifortigi sekurecon,"diris li en sia ĉiujara parolado al la Ŝura Konsilio, la landa konsultiĝa asembleo. "Speciala peno necesas por alfronti la grupon de deviaj ekstremistoj kaj teroristoj," li diris. "La sekurecaj servoj havis ripetitajn sukcesojn kun preventaj agoj, kaj daŭros iliajn aktivaĵojn por malhelpi la teroristajn intrigojn, elimini la deviajn grupojn, kaj elsekigi la fontojn de terorismo."
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi