Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Mallonge el Mezoriento... |
|
|
| Mezoriento - Mallonge |
08-an de marto, 2010. ISRAELOIsraelo akceptis la konstruon de 112 novaj apartamentoj en Juda kolonio en Cisjordanio. La decido venas kiam Usono anoncis, ke Israelo kaj la Palestinanoj konsentis okazigi nerektajn intertraktadojn. Dume, la usona Vicprezidento Joe Biden alvenis en la regionon, fariĝante la plej altaranga usona oficialulo kiu vizitas Mezorienton ekde Barack Obama enoficiĝis. Israelo promesis 10-monatan paŭzon en kolonia konstruado en Cisjordanio, ne inkluzivante tamen Orientan Jerusalemon. Israelaj oficialuloj diris, ke konstruoj estis aprobitaj antaŭ ol la moratorio estis deklarita. Tamen la anonco metos pli da streĉiĝo sur la jam delikata interkonsento, palestinaj intertraktantoj diras. IRANOEminenta virina poetino de Irano ne ricevis registaran permeson forlasi la landon. Simin Behbahani, 82-jaraĝa, diris, ke ŝi devis flugi al Francio kiam ŝia pasporto estis konfiskita ĉe la flughaveno de Teherano. La aktivulino pri homaj rajtoj skribis poemojn en subteno de la opozicia kampanjo kontraŭ pridisputataj balotadoj en junio de lasta jaro. Lastan semajnon Irano jam detenis la filmdirektoron Ĝafar Panahi kiu gajnis internacian premion, kaj membrojn de lia familio. "Ĉe la momento kiam mi devis iri al la aviadilo, viro venis kaj prenis mian pasporton for de mi, kaj diris, ke mi ne ricevas permeson iri eksterlanden," ŝi rakontis. Ili pridemandis ŝin dum horoj, kaj tiam ordonis al ŝi aperi antaŭ tribunalo, ŝi diris. Ŝi estis survoje al Parizo por prezenti verkon pri feminismo kaj legi poemon ĉe konferenco. |




08-an de marto, 2010.
ISRAELO
IRANO