Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
VATIKANO - 25-an de marto, 2010.

Demandoj estas aperantaj pri la fakto, ĉu la Papo Benedikto mem helpis kaŝi kazojn de seksa fitrakto al infanoj faritaj de katolika pastro. Dokumentoj publikigitaj de la usona ĵurnalo New York Times sugestas, ke en la 1990-aj jaroj, longe antaŭ ol li fariĝis Papo, li ne respondis al leteroj pri usona tia kazo.

La Patro Lawrence Murphy, el Viskonsino, estis akuzita, ke li fitraktis ĝis 200 surdaj knaboj. En sia memdefendo, Vatikano deklaris, ke usonaj civilaj aŭtoritatoj prienketis kaj forlasis la kazon. Dum pli ol 20 jaroj, antaŭ ol li fariĝis Papo, Joseph Ratzinger gvidis la Kongregacion por la Doktrino de Fido - vatikana oficejo kun respondeco, inter aliaj aferoj, pri la respondo de la Eklezio al fitraktoj al infanoj.

Akuzoj, ke la Katolika Eklezio provis kaŝi infanan fitrakton fare de katolikaj pastroj en Eŭropo ĝenadis Vatikanon dum monatoj.
La dokumentoj montritaj de la New York Times sugestas, ke en 1996, la tiama Kardinalo Ratzinger dufoje neglektis fari respondon al leteroj senditaj al li persone. Ili koncernis la Pastro Lawrence Murphy, kiu laboris ĉe viskonsina lernejo por surdaj infanoj jam de la 1950-aj jaroj. Du ĉefepiskopoj skribis leterojn al la vatikana oficejo tiam estrita de la Kardinalo Ratzinger kaj petis disciplinan agon kontraŭ Murphy, sed Vatikano haltis la procezon, laŭ la dokumentoj.

Ĵaŭdon, grupo de viktimoj de tiuj fitraktoj eldonis kopiojn de la dokumentaro dum gazetara konferenco. Peter Isely, direktoro de la Reto de Supervivintoj de Fitraktoj fare de Pastroj (SNAP), bazita en Milwaukee, diris al reporteroj : "Tio ĉi estas la plej grava kazo de pedofilio iam ajn vidita," laŭ la agentejo AP. "Ni devas scii kial li [la Papo] ne lasis nin scii pri li [Murphy] kaj kial li ne lasis la policistojn scii pri li kaj kial li ne kondamnis lin kaj kial li ne maldungis lin."

Du advokatoj registris procesojn en la nomo de kvin viroj kiuj asertas, ke la Diocezo de Milwaukee ne faris sufiĉan agon kontraŭ la pastro. Viktimoj cititaj de la New York Times rakontis, ke la pastro tiris malsupren iliajn pantalonojn kaj tuŝis ilin en lia oficejo, lia aŭto, lia hejmo, dum klasaj ekskursoj kaj en iliaj dormejaj litoj ĉenokte.

Laŭ la New York Times, Murphy estis formovita al la Diocezo de Superior en norda Viskonsino en 1974, kie li pasigis siajn lastajn 24 jarojn kaj laboris libere kun infanoj en parokoj kaj lernejoj. Lawrence Murphy mortis en 1998, kun - en la opinio de la Eklezio - neniu oficiala makulo sur sia pastra vivo.

La oficiala proparolanto de la Papo, Federico Lombardi, vokis ĝin "tragedia kazo" sed atentigis, ke Vatikano estis implikita nur en 1996, post kiam usonaj civilaj aŭtoritatoj decidis ne sekvi la kazon. "Dum la 1970-aj jaroj, kelkaj viktimoj de Murphy raportis lian fitrakton al civilaj aŭtoritatoj," Federico Lombardi diris en komunikaĵo. "La Kongregacio por la Doktrino de Fido ne estis informita de la afero ĝis 20 jaroj poste." Al la Diocezo de Milwaukee estis petite agi kaj "restrikti la publikan servon de Murphy kaj postuli, ke la Patro Murphy akceptu plenan respondecon por la graveco de siaj agoj", Sro Lombardi aldonis.

Li ankaŭ diris, ke la malbona sanstato de Murphy kaj manko de pliaj lastatempaj akuzoj estis kialoj kiuj klarigas, ke la pastro ne estis malfungita. Sed la decido de Vatikano ne efektivigi sian propran enketon estas nun problemo kiu implikas la Papon centre en tiu afero. Viktimoj de seksa fitrakto fare de pastroj longe argumentis, ke la Katolika Eklezio estas pli interesita en protektado de sia propra reputacio, kaj helpo al siaj pastroj, ol serĉo de justico por viktimoj.

Lastan semajnon la Papo Benedikto la 16-a eldonis senprecedencan leteron al Irlando en kiu li traktas la 16 jarojn de seksaj skandaloj en la irlanda Eklezio. Sed li nun ankoraŭ devas fari komentojn pri infana seksa fitrakto de germana pastro, kiu laboris dum Benedikto estris la ĉefdiocezo de Munkeno : Peter Hullermann estis akuzita fitrakti knabojn en la 1970-aj jaroj kiam la nuna Papo en 1980 aprobis lian translokigon al Munkeno por ricevi psikologian trakton pro pedofilio.

Hullermann estis kondamnita en 1986 pri fitrakto de junuloj, sed restis ene de la Eklezio, kaj servis kiel vilaĝa pastro ĝis 2008...


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi