Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
"Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sciencoj
SVISLANDO - 08-an de julio, 2010.

 
Eksperimenta sunenergia aviadilo lanĉita merkredon tute sekure alteriĝis en Svislando, post sukcesa flugado tra la tuta nokto. La eksperimento estas plia paŝo al la celo rondflugi la terglobon uzante la potencon de la Suno por fueli la aviadilon.
La
aviadilo uzis superefikajn sunajn ĉelojn kaj bateriojn por flugi senhalte eĉ post kiam la sunaj radioj jam velkis. La aviadilo alteriĝis ĉe flugokampo de Payerne proksimume 50 km de la svisa ĉefurbo Bern ke 09:00 matene.

La celo estis taksi, ĉu la aviadilo povas flugi en mallumo, uzante sunajn ĉelojn sur siaj flugiloj por produkti sufiĉan potencon por flugi senhalte dum dudek kvar horoj. La testflugo estis komence okazonta pasintsemajne, sed estis prokrastita pro teknika problemo. "Jam de sep jaroj hodiaŭ, la tuta teamo pasie klopodas atingi ĉi tiun unuan decidan paŝon de la projekto," diris la piloto André Borschberg kiel li eniris la pilotejon ĉe la flugokampo en Payerne, en la okcidento de Svislando.

Li portis la aviadilon al alteco de
8500 metroj jam en la finaj horoj de merkredo, kiam la sunaj radioj ne plu estas sufiĉe fortaj por provizo la sunĉeloj per energio.

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi