Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
FRANCIO - 06-an de julio, 2010.

 
Francaj politikistoj eklanĉas debaton sufiĉe polemikan pri nova leĝo, kiu malpermesu vizaĝokovrantan vualon publike surmetita. Tiu ĉi leĝpropono instigis furiozan kritikon kaj laŭdon. Michèle Alliot-Marie, la franca ministrino pri Justico kiu prezentas la leĝproponon tiun mardon, diris, ke ŝi sopiris "interkonsentiĝon," insistante pri tio, ke la leĝo ne ekskluzive celas Islamajn virinojn. "La leĝo ne temas pri la vualo, sed pri intenca kovrado de la vizaĝo iel ajn," ŝi diris.

"
Ne temas pri religio. La Respubliko vivas kun sia vizaĝo malkovrita." aldonis ŝi. Sed Islamaj gvidantoj timas, ke la leĝo hejtos streĉan situacion, kaj mallaŭdos la inter kvin kaj ses milionoj da Islamanoj vivantaj en Francio, la plej granda Islama komunumo en Eŭropo.

La farota leĝo kontraŭleĝigos la kovradon de la vizaĝo ie ajn publike kaj tiuj kaptitaj kun plenkovranta vualo sur la vizaĝo ricevos monpunojn, kaj ankaŭ devos enskribiĝi en "civitaneca kurso". Viroj kiuj devigas sian edzinon filinojn porti la plenan vualon riskos fortan monpunon kaj unujaran enprizonigon, laŭ la leĝprojekto.

La franca prezidento, Nicolas Sarkozy, diris pli frue ĉijare, ke la plena vualo, kiel la "niqab" la burko, "dolorigas la dignecon de virinoj kaj ne akcepteblas en franca socio". Multaj feministoj de francaj malriĉaj, multetnaj antaŭurboj eldiris sian opinion subtenante tiun malpermeson, kaj dirante, ke tio povus helpi al fraŭlinoj kiuj ne volas porti la vualon, sed estas devigitaj tiel fari de siaj familioj.

Laŭ
publika opinisondo, plejparto de Francoj subtenas la malpermeson, sed laŭleĝaj fakuloj avertis, ke la leĝo pri malpermeso povus malobservi la nacian konstitucion. Ili avertis, ke la larĝa amplekso de la leĝo kiu malpermesas la vualon en ĉiuj publikaj lokoj anstataŭ nur en ŝtataj institucioj povus esti nuligita de la konstitucia tribunalo.

François Fillon, la franca ĉefministro, provis defendi la proponon pasintsemajne kiam li inaŭguris novan grandan moskeon en  antaŭurbo de Parizo, trinkis teon kun Islamaj gvidantoj... Sro Fillon diris, ke Islamanoj kiuj portas vizaĝkovrilon "kaperas Islamon" kaj donas "malluman kaj sektecan bildon" de la religio, kiu estas "la malo de la Franca Islamo kiun vi  kontribuas konstrui".

Malpli ol 2000 virinoj portas la plenan vizaĝkovrantan vualon en Francio, laŭ la Ministerio pri Internaj Aferoj. Francaj politikistoj diris, ke la leĝo ankaŭ koncernos turistinojn el Mezoriento kaj la Golfoŝtatoj kiuj estas ofte viditaj plene vualitaj en luksaj butikoj de Parizo. La Malsupera Ĉambro de la Nacia Asembleo okazigos voĉdonon la 13-an de julio kaj se akceptita ĝi tiam iros al la Senato en septembro. Similaj leĝoj estas projektitaj en Belgio kaj Hispanio.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi