Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Pollando havas novan prezidenton Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Politiko
POLLANDO - 05-an de julio, 2010.

Bronisław Komorowski gajnis prezidentan balotadon de Pollando post voĉdono kiu vidis lian rivalon Jarosław Kaczyński ĉe rando de venko antaŭe dum frua kalkulado. Sed kun 95% de la voĉdonoj kalkulitaj, la kandidato de la reganta Civita Platformo (PO), kiun investantoj vidas kiel merkato- kaj eŭrofavora, gajnis per 52,6%, la balotada komisiono anoncis.

Kaczyński  la ĝemela frato de Lech Kaczyński , la lasta prezidento kies morto en aprila aviadila kraŝo en Rusio kondukis al la frua balotado, sekvas kun 47,4% de voĉdonoj. La venko de Komorowski estos konfirmita kiam finaj rezultoj estos eldonita lunde posttagmeze.

Kaczyński, kapo de la Partio de Leĝo kaj Justico (PiS), cedis malvenkon kiam eliraj voĉdonadoj indikis la venkon de Komorowski, kvankam horoj poste li nelonge puŝetis lin antaŭen de lia rivalo en la kalkulo.

"Ĉi-nokte ni malfermas malgrandan botelon de ĉampano kaj morgaŭ ni malfermos grandan botelon," Komorowski diris al ĝojegaj partianoj en la ĉefurbo Varsovio post kiam lia venko fariĝis klara. "Ni dankas ĉiujn, ĉar tio estis nekutima kampanjo, malfacila kampanjo tenita en la ombro de katastrofo." La balotado estis originale fiksita por la aŭtuno sed devis esti vokita pli frue post kiam aera kraŝo de aprilo mortigis la tiaman prezidenton Lech Kaczyński kaj multajn aliajn altrangajn oficialulojn.

Ambaŭ prezidentaj kandidatoj estas eksaj kontraŭkomunistaj aktivuloj kun konservativaj, katolikaj opinioj, sed ili disiĝis pro kernaj aferoj, unuavice la rolo de la ŝtato en la ekonomio.

La voĉdono helpos decidi la rapidon kaj skalon de ekonomia revizio kaj ligojn de Pollando kun la partneroj de la Eŭropa Unio kaj kun Rusio.

En Pollando, la registaro gvidita de la ĉefministro gvidas la landan politikon, sed la prezidento nomumas multajn altrangajn oficialulojn, havas sian vorton por diri en fremda kaj sekureca politiko kaj povas proponi vetoajn leĝojn.

Lech Kaczyński vetois plurajn registarajn kalkulojn antaŭ lia morto kaj Donald Tusk, la ĉefministro kiu estas en sama partio kiel Komorowski, signalis malfrue dimanĉe, ketranĉoj en kelkaj publikaj elspezadoj nun povas esti en la dukto.

"De lundo ni devas komenci labori pli malfacile ol en la pasinteco," Tusk diris al reporteroj. "Ni deziras elspezi monon en akceptebla maniero, kaj tio ĉi postulos la subtenon de politikistoj kaj civitanoj. Mi demandos al miaj politikaj partneroj kaj al la parlamento helpi trudi kelkan disciplinon en niajn publikajn financojn," li diris.

Kun Komorowski kaj Tusk venantaj de la sama partio tio povus gvidi al pliigita stabileco, Igor Janke, pola ĵurnalisto kaj kolumnisto, diras. "Ili kunlaboros multe pli bone ol nia ĉefministro kunlaboris kun la antaŭa prezidento," Janke deklaris.

Pollando estas la pej granda eksa komunisma ŝtatomembro de la Eŭropa Unio, kaj estas la nura ekonomio en la 27-forta bloko kiu evitis regreson lastan jaron, sed akra malrapidiĝo martelis impostajn enspezojn kaj pligrandigis la buĝetan deficiton al 7% de malneta enlanda produkto.

La venko de Komorowski por kvin-jara mandato estos bonvenigita en aliaj EU-ĉefurboj kaj en Moskvo ĉar Komorowski subtenas penojn de la ĉefministro Tusk plibonigi fremdajn ligojn kiuj venis sub trostreĉiĝo dum la mallonga deĵoro de Jarosław Kaczyński  kiel ĉefministro inter 2006 kaj 2007.

Tusk, kiu subtenis fortajn ligojn kun Angela Merkel, la germana kancelierino, ankaŭ deziras preni Pollandon en la eŭrozonon kiel eble plej rapide.

Kaj dum Kaczyński gratulis sian rivalon, li ankaŭ diris al siaj subtenantoj, ke lia bona rezulto en la balotado estas bona signo por lokaj balotadoj en la aŭtuno kaj la sekvantaj parlamentaj voĉdonadoj.



 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi