eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Ruando iĝas membro de Commonwealth of Nations Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
RUANDO - 30-an de novembro, 2009.

 
La "Commonwealth of Nations", Brita Komunumo de Nacioj, ĵus agnoskis Ruandon kiel sian 54-an membroŝtaton. La afrika lando estis bonvenigita ĉe la kunveno de registrarestroj de la Brita Komunumo de Nacioj en Trinidado kaj Tobago, komunikaĵo de la grupo diris. Laŭ ruanda ministro, la decido montras, ke sia lando "treege antaŭeniris" dum la lastaj 15 jaroj.

La eksa
kolonio de Germanio kaj poste Belgio estas la dua lando akceptita en la Komunumo sen brita kolonia pasinteco konstitucia ligo al Britio. Mozambiko estas la sola alia membro de la Komunumo de Nacioj sen historiaj ligoj al Britio. Ĝi aliĝis al la organizaĵo antaŭ 14 jaroj.

La
ministrino pri Informado Louise Mushikiwabo, citita de la enreta eldono de la ruanda ĉiutaga gazeto New Times, deklaris, ke Ruando estas tre kontenta de la akcepto. "Mia registaro vidas ĉi tiun aliĝon kiel agnoskon de la treega progreso, kiun ĉi tiu lando faris en la lastaj 15 jaroj," ŝi diris. "Ruandanoj pretas kapti ekonomiajn, politikajn, kulturajn kaj aliajn ŝancojn proponatajn de la Komunumo."

Raporto
publikigita en julio de la Iniciato pri Homaj rajtoj de la Komunumo de Nacioj (CHRI) alvokis al Ruando pritrakti mankon de politika libereco kaj ĝenado de ĵurnalistoj antaŭ ol ĝi estos akceptita. Ĝi ankaŭ esprimis profundajn dubojn pri la stato de homaj rajtoj en la lando. "CHRI agnoskas, ke Ruando havas tion, kio ŝajnas esti bone meritata reputacio por registara efikeco, kaj la lando estas malpli koruptata ol kelkaj aliaj landoj, sed tiu malvasta korupto aperas negrava afero, kiam oni konsideras la implikiĝo de Ruando en la kontraŭleĝa ekonomio de la regiono," la raporto diris.

Ruando esprimis sian deziron aliĝi al la "Commonwealth of Nations" en 2008, malgraŭ siaj gravaj historiaj ligoj kun francaparolantaj landoj. Rilatoj inter Francio kaj Ruando estas malbonegaj de multaj jaroj. Franca juĝisto implikis la ruandan prezidenton Paul Kagame en la ruanda genocido de 1994, akuzo kiun li malakceptis. La ruanda registaro akuzis Francion, ke ĝi subtenis la armitajn fortojn kiuj poste instigis la genocidon. Tamen hieraŭ Ruando kaj Francio reprenis siajn diplomatiajn rilatojn.

La
provo por aliĝi al la grupo estis aprobita de Britio, Aŭstralio, Kanado kaj Barato. Ĝi ankaŭ havis la subtenon de Ugando, Kenjo, Tanzanio, Sudafriko kaj la gastiganta lando Trinidado kaj Tobago, inter aliaj.

Legu pli pri la Commonwealth of Nations
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi