eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Koloroj de dinosaŭroj rivelitaj... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Tutmonde
28-an de januaro, 2010.

 
Sciencistoj eltrovis la unuajn kolorojn de dinosaŭroj. Tio estas malkovro, kiu ankaŭ ebligas al ili pli bone scii la devenon de birdoj, legiĝas en esploro eldonita lastan merkredon en la scienca revuo Nature. "Sinosauropteryx", malgranda dupieda kaj karnomanĝa dinosaŭro vivis antaŭ 125 milionoj da jaroj, kaj havis harojn,  kiuj aperis kiel ringoj alterne oranĝaj kaj blankaj en sia vosto, resumas la esploristoj de la brita universitato de Bristol en gazetara komunikaĵo.

La
primitiva birdo Confuciusornis, kiu vivis en la sama epoko kiel la Sinosauropteryx, siaflanke havis nigrajn, blankajn kaj brunoranĝajn makulojn. Dank'al elektronikaj mikroskopoj, Michael Benton kaj sia ĉina-brita teamo eltrovis etajn strukturojn kiuj enhavas kolorigaĵojn en la fosiliaj har-restaĵoj. Sed trovi la koloron de aliaj specoj de dinosaŭroj, similaj al rampulo kaj kiuj ne havis ĉi tian hararon, eble estos neebla per tiu teknologio, agnoskas la esploristoj.

Scientistoj serĉis spurojn 
de "melanosomoj", ĉelaj strukturoj enhavantaj kolorigaĵojn, kiuj donas koloron al plumoj de birdoj. Ili ankaŭ serĉis en la haroj de mamuloj, kaj ili eltrovis du specojn da tiaj strukturoj : kun longa formo sfera formo. Ili enhavas kolorigaĵojn kiuj portas nigran kaj grizan kolorojn. La primitivaj birdoj kaj la dupiedaj karnomanĝaj dinosaŭroj birdaspektaj estis verŝajne nigraj kaj brunaj, laŭ la studo. La zonoj kie neniu melanosomo estis trovita sur fosilioj estis supozeble blankaj.

Ĉi tiuj
esploroj ankaŭ ebligis, laŭ la esploristoj, solvi debatojn pri la deveno de la birdoplumoj kaj pri la karakterizaĵoj de harospecoj trovitaj sur dinosaŭroj. Ĉi tiuj estas "efektive plumoj", certigas Benton. "Se ili estus pecoj de haŭto, ili ne enhavus melanosomojn", klarigas la scientisto. "Ni scias nun, ke plumoj aperis antaŭ flugiloj, plumoj ne estis sekve kreitaj kiel flugstrukturoj", li aldonas, sugestante, ke ili eble une povis servi kiel allogaĵoj timigiloj antaŭ ol aliaj uzoj aperis dum evoluo.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi