
15-an de decembro, 2009.
Anta
ŭ 150 jaroj, la 15-an de decembro en 1859, naski
ĝis Ludoviko Zamenhof. Ne nur esperantistoj, sed anka
ŭ Google solenas la festotagon. En la kapo de la
ĉina, japana kaj korea versioj de la plej potenca ser
ĉilo de la mondo aperis Esperanta flago, kun ligo al ser
ĉorezultoj pri Esperanto.
La apero de Esperanta versio de la logotipo de Google
ŝajnas esti rezulto de esperantista kampanjo. Eventuale simila logotipo aperos anka
ŭ en la alilandaj kaj alilingvaj versioj de la ser
ĉilo, kiam la 15-a de decembro atingos tien.
Google festas la Zamenhof-tagon
La ser
ĉilo Google relative ofte modifas la aspekton de sia logotipo en la
ĉefa ser
ĉopa
ĝo depende de la sezonaj festotagoj en diversaj partoj de la mondo. Por uzi la
ŝancon, esperantistoj dise en la mondo turnis sin al la firmao por peti, ke la firmao ne forgesu la 150-jari
ĝon de la iniciatinto de Esperanto.
La iniciato
ŝajne venas de la israela esperantisto Josi
Ŝemer, kiu la 24-an de septembro dissendis al multaj adresoj mesa
ĝon kun la jena enhavo:
"...
Kiel vi eble rimarkis, Google ofte metas ĉe sia hejmpaĝo iun specialan desegnaĵon por noti datrevenojn de historiaj okazintaĵoj, naskiĝoj de famaj personoj kaj simile. Ekzistas bona ebleco, ke, almenaŭ en selektitaj landoj (ekz-e Pollando), oni rekonos la 150-an datrevenon de Zamenhof la 15-an de decembro - se esperantistoj tion proponus. Bonvolu proponi tion prefere en simpla anglalingva mesaĝo ĉe
Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektita kontraŭ trudmesaĝaj robotoj, vi devas aktivigi ĝavaskripton por ĝin vidi.
,
kaj konvinki aliajn samon fari..."
Poste la ideon disvastigis interalie la anta
ŭa prezidanto de UEA Renato Corsetti en la diskutlistoj de UEA. La kampanja mesa
ĝo estis disvastigita anka
ŭ per la mikrobloga servo Twitter.
Je la 21.30 la 14-an de decembro la
ŭ la universala horo (UTC) la Esperanta flago videblis en la
ĉina, japana kaj korea versioj de Google. Tamen ekzemple la barata, kaza
ĥia kaj rusia versioj de Google tiutempe ne montris la Esperantan flagon, kvankam en la koncernaj landoj jam komenci
ĝis la 15-a de decembro.
Kelkajn horojn poste la esperanta flago aperis interalie en la rusia, svedia, germania kaj francia versioj de la serĉilo, sed ne ekzemple en la britia aŭ finnlanda paĝoj. Ne estas tute klare, kiel funkcias la montrado de la flago, ĉar usonaj esperantistoj raportas pri ĝia apero ankaŭ en la ĉefa paĝo Google.com, sed se oni aliras la saman adreson el Svedio, tie ne videblas flago.
Tie, kie aperis la Esperanta flago, ĝi enhavis ankaŭ ligon al serĉorezultoj pri Esperanto. Tiel, sekvante la flagon en la ĉinlingva paĝo, oni povis trovi kronologion pri la historio de Esperanto, dum la japana versio gvidis ekzemple al la japanlingva Vikipedia artikolo pri Esperanto kaj japanlingvaj lerniloj.
Laŭ www.liberafolio.org sendependa movada bulteno