eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • La estraro de UEA nuligis la kontraktonuligon de Stano Marček

    La nuna kontrakto de Stano Marček kiel redaktoro de la revuo de Universala Esperanto validos ĝis la julia-aŭgusta numero en la venonta jaro. Intertempe la estraro de UEA ellaboros novan redaktopolitikon, kaj poste la posteno de redaktoro estos denove senkonkurse proponata al Stano Marček. Tion anoncis hodiaŭ al la komitato de UEA la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak.

  • "Ni ĉesu persekuti al ne-fastantoj..."

    La juĝado de dek personoj kiuj ne respektis fastadon dum la Ramadano devis okazi hieraŭ 6-an de septembro en urbeto de la regiono Kabilio. Ĝi estis prokrastita al la 8-a de novembro. La ĉefa akuzito estis liberigita. La ĉiutaga gazeto "Liberté" vidas en tiu liberigo signon de trankviligo en ĉi tiu inkvizicio kiu ne diras sian nomon.

  • Obama projektas gravan planon por relanĉi ekonomion

    Obama petas 39 000 milionojn da usonaj dolaroj por krei laboron kaj infrastrukturojn. Okaze de la Tago de la Laboro en Usono, la prezidento Barack Obama, diskursis ĉe sindikata festo en Milwaukee pri nova plano por akceli je mallonga limtempo la laborkreadon, unu el la plej urĝaj bezonoj de la lando, kie la maldungo atingas 9,6%.

  • La plej malaltkreska vivanta viro, laŭ la Guinness-libro de rekordoj

    Edward Nino Hernandez estas, laŭ la Guinness-libro de rekordoj, la plej malgranda vivanta viro.

  • Gvatemalo sub stato de krizo pro inundoj

    Gvatemalo hodiaŭ okazigas nacianfunebran tagon por la viktimoj mortigitaj de pli ol 50 terfalaĵoj tra la tuta lando. Almenaŭ 45 homoj estis mortigitaj dum la semajnfino sole. Abundaj pluvegoj en la lastaj tagoj kaŭzis terfalaĵojn en pluraj urboj, tranĉante tiel la ĉefajn transportarteriojn de tiu centramerika nacio.

Escepta mamuta kranio eltrovita Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sciencoj

FRANCIO - 2-an de septembro, 2008.

La "ekstreme malofta" fosiliiĝinta kranio de stepa mamuto estis eltrovita en centra Francio. La eltrovo en la regiono Aŭvernjo (france Auvergne) povus multe helpi doni pli klaran lumon sur la evoluon de ĉi tiuj grandegaj bestoj.

Multaj izolitaj dentoj de stepa mamuto jam estis trovitaj, sed nur kelkaj skeletoj ekzisas. Kaj en ĉi tiuj ĝis nun ekzistantaj specimenoj, la kranio estas malofte sendifekta. Paleontologoj Frédéric Lacombat kaj Dick Mol priskribas ĉi tiun kranian specimenon kiel tre bone konservitan. Ĝi apartenas al vira stepa mamuto (latine Mammuthus trogontherii) kiu estis 3,7 metrojn alta kaj vivis proksimume antaŭ 400 000 jaroj, dum la periodo de Meza Plejstoceno.

La besto havis pli-malpli 35 jarojn kiam ĝi mortis,
taksas la esploristoj. La stepa mamuto havas fundamentan gravecon por la kompreno de la mamuta evoluo. Ĝi reprezentas la transiran fazon inter antikvaj specioj nomataj "suda mamuto" kaj la pli lastatempa "lanhara mamuto". Sed relative malmulte oni scias pri ĉi tiu interŝtupo. "Ĉi tiu specimeno havas ekstreman gravecon ĉar ni ne scias multe pri la Meza Plejstoceno," asertis Sro Mol, reprezentanto de la Muzeo de Naturaj Sciencoj en Roterdamo, Nederlando. La suda mamuta ŝajne loĝis en savana medio, kaj estis verŝajne "vaganta paŝtiĝinto", kiu sin nutris per arboj kaj arbedoj.

Tamen, la muelaj dentoj de stepa mamuto kaj lanhara mamuto montras, ke ĉi tiuj bestoj jam adaptiĝis al paŝtiĝo surgrunde. Ĉi tio ŝajne reprezentas adaptiĝon al klimata ŝanĝiĝo ĉar mediaj kondiĉoj fariĝis pli malvarmaj kaj pli sekaj tra la Plejstocena periodo, la savanoj malaperis, cedante lokon al herba stepo. Mamutoj sekve devis adapti sian dieton. Laŭ teorio prezentita de kelkaj esploristoj, la suda mamuto iam vaste vivis en Eŭrazio. Ĝi tiame evoluis al malvarmadaptita formo, tio estas al la stepa mamuto, en orienta Azio, kie la klimato estis frosta dum la
du lastaj milionoj da jaroj. Tamen, kiam Glacia epoko ekaperis trans la norda hemisfero, la stepa mamuto disvastiĝis eksteren de tiu azia zono, ĝi anstataŭis sian antaŭulon en Eŭropo kaj tuta Azio.

La teamo intencas levi la kranion el la tero kaj transporti ĝi per kamiono al la Crozatier Muzeo en apuda urbo Le Puy-en-Velay.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi