eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • KISTV Movado: 34a Kataluna Kongreso de Esperanto

    Raporto pri la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto okazinta en Sabadell, la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008.

    Kelkses-minuta filmeto kiu resumas la iron de la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto. Jen rapida "kameramumo" al ĝia etoso, ĝiaj prelegoj, teatraĵoj, koncertoj, omaĝo al Llibert Puig kaj adiaŭo al Hèctor Alòs.

  • Speaking Invented Languages

    Klingon poets, Esperanto rock stars, and other bards of invented tongues. We explore, with linguist Arika Okrent.

  • Viro en Britio estas en hospitalo post detranĉo de lia peniso

    Brian Hanlon, 26-jara, estas kun gravaj vundoj en hospitalo, post kiam pluraj viroj atakis lin en Glasgovo dimanĉe.

  • Alfa-eldono de Mozilla Fennec 2.0 por Android kaj Nokia N900

    Hieraŭ Mozilo eldonis la unuan alfa-version de Feneko 2.0, por poŝkomputiloj kun la operaciumo Android kaj por Nokia N900.

  • Kenjo aprobas novan konstitucion

    La prezidento de Kenjo ĵus subskribis leĝon pri nova konstitucio, kiu grave ŝanĝos strukturon de potenco en tiu orientafrika lando. En referendumo pli frue ĉi tiun monaton, preskaŭ 70% de kenjaj balotantoj aprobis la novan konstitucion kiu traktas korupton, kaj politikan mecenatecon.

Polemiko pri reformo de la Portugala lingvo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 14
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo

PORTUGALIO - 3-an de majo, 2008.

teksto en la portugala Dum Brazilo fariĝas ĉiam pli grava lando sur la internacia scenejo kaj Portugalio, sia eksa kolonianto, spertas relativan malfortiĝon, projekto de normigado de la Portugala lingvo rekomendas ŝanĝon en la ortografio de centoj da vortoj kiuj prenos la Brazilan ortografion. La Portugala registaro aprobas ĉi tiun reformon, kiun la nacia parlamento devas pridiskuti je la 15-a de majo.

Sed multaj en Portugalio havas humiligan senton. Estas vere, ke por malnova granda potenco kies lingvo estas parolata de 230 milionoj da homoj en la mondo, la frapo estas forta. "Ni ne devas cedi lokon malantaŭ Brazilo", protestas Vasco Graça Moura, fama poeto en la lando, kune kun la estro de la rezisto kontraŭ ŝanĝo. La fervoruloj de la reformo emfazas siajn avantaĝojn, inter kiuj la simpligo de Interreta serĉo en la Portugala, kaj simpligo de la laŭleĝa faka lingvaĵo por la internaciaj kontraktoj.

Monumento de la MalkovraĵojLa Portugalaj respondeculoj vidas en tiu reformo ankaŭ suplementan argumenton favore al ilia malnova ambicio por adoptigi la Portugalan kiel oficialan lingvon en la Unuiĝintaj Nacioj, kiu aktuale kalkulas ses lingvojn (Angla, Hispana, Franca, Ĉina, Araba, Rusa). La Portugala registaro petis al la Parlamento ratifi interkonsenton kun la sep aliaj landoj kiuj havas la Portugalan kiel oficialan lingvon : Brazilo, Angolo, Mozambiko, Kabo-Verdo, Gvineo Bisaŭa, Orienta Timoro kaj Sao-Tomeo-kaj-Principeo.

La ŝanĝoj pli proksimigus la ortografion al la maniero laŭ kiu la vortoj prononciĝas per forigo de la silentaj konsonantoj, kiel la Brazila jam faras. Tiele "óptimo" (bonega) fariĝus "ótimo" kaj "acção" (ago) fariĝus "ação". La alfabeto enhavus 26 literojn dank' al la aldono de K, W kaj Y, por akcepti vortojn kiel "kilómetro" kaj "kwanza", la Angola valuto. Nur 2000 el la 110 000 vortoj kiun inkluzivas la Portugala vorttrezoro estus trafitaj kaj la modifaĵoj devus esti adoptitaj de la sep landoj.

RioTamen, trikvarono de la ŝanĝoj devos esti faritaj de Portugalio. En Brazilo, lando sendependa de Portugalio jam de 1822, iuj ĝojas pri la fierecan vundon de la eksa patrujo. "Estas tute normale, ke ekestas rezisto", observas Ottaviano de Fiore, konsilisto de la Muzeo de la Portugala lingvo en San-Paŭlo. "Ni estis kolonio kaj nun subite ni fariĝas koloniistoj." Efektive, la faktoj parolas per si mem : Brazilo havas 190 milionojn da enloĝantoj kiuj parolas Portugale kaj ankaŭ potencan ekonomion tiel, ke la Eŭropa Unio proponis politikan kaj ekonomian aliancon. Sama propono ol tiu farita al Ĉinio, Barato kaj Rusio.

Portugalio estas unu el la malplej influaj landoj de la 27 membroj de la Eŭropa Unio. Sia loĝantaro estas nur 10,6 milionoj kaj ĝi konsistigas nur 1% de la Malneta Enlanda Produkto de la EU. La lando estas aldone trapenetrata de Brazila kulturo. La Portugaloj amase adoptis la Brazilajn restoraciojn kaj la faman "caipirinha", kansukeran koktelon.

Interrete blogantoj diskutas kaj interŝanĝas pri ĉi tiu fenomeno kiun la Portugaloj nomas "brasileirização" (braziligo). Laŭ unu el ili, temas pri "diktatora decido". Alia konsideras male, ke se oni tiel estus rezistintaj ĉiajn ŝanĝojn "oni nun ankoraŭ parolus la Latinan !" "Ni devas forigi la ideon, ke ni posedas la lingvon", ĝustigas la unua Nobelpremiito de Portugala literaturo, José Saragamo. "La lingvo apartenas al tiuj kiuj parolas ĝin, kaj por ĝojo, kaj por ploro..."

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi