eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • KISTV Movado: 34a Kataluna Kongreso de Esperanto

    Raporto pri la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto okazinta en Sabadell, la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008.

    Kelkses-minuta filmeto kiu resumas la iron de la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto. Jen rapida "kameramumo" al ĝia etoso, ĝiaj prelegoj, teatraĵoj, koncertoj, omaĝo al Llibert Puig kaj adiaŭo al Hèctor Alòs.

  • Speaking Invented Languages

    Klingon poets, Esperanto rock stars, and other bards of invented tongues. We explore, with linguist Arika Okrent.

  • Viro en Britio estas en hospitalo post detranĉo de lia peniso

    Brian Hanlon, 26-jara, estas kun gravaj vundoj en hospitalo, post kiam pluraj viroj atakis lin en Glasgovo dimanĉe.

  • Alfa-eldono de Mozilla Fennec 2.0 por Android kaj Nokia N900

    Hieraŭ Mozilo eldonis la unuan alfa-version de Feneko 2.0, por poŝkomputiloj kun la operaciumo Android kaj por Nokia N900.

  • Kenjo aprobas novan konstitucion

    La prezidento de Kenjo ĵus subskribis leĝon pri nova konstitucio, kiu grave ŝanĝos strukturon de potenco en tiu orientafrika lando. En referendumo pli frue ĉi tiun monaton, preskaŭ 70% de kenjaj balotantoj aprobis la novan konstitucion kiu traktas korupton, kaj politikan mecenatecon.

Formikoj kiuj sin mem klonas... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 14
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Sciencoj
SUDAMERIKO - 13-an de majo, 2009.

Amazona specio de formiko forlasis sekson kaj evoluis al nura virina specio, esploristoj trovis. La formikoj reproduktiĝas per klonado, la reĝinoj de formikoj kopias sin mem por produkti genetike identajn filinojn. Ĉi tiu specio, la unua malkovrita kiu reproduktiĝas tute sen sekso, kultivas fungojn, kiuj ankaŭ reproduktiĝas sensekse.

La trovo de la formika "mondo sen sekso" estis eldonita en la revuo "Proceedings of the Royal Society". B. Anna Himler, la biologo de la Universitato de Arizono kiu gvidis la esplorojn, diris al BBC, ke la teamo uzis tutan serion da testoj por konfirmi siajn konkludojn. Kiam ili prenis la DNA-n de la formika specio Mycocepurus smithii, ili trovis, ke ĉiuj estas klonoj de la kolonia reĝino. Kaj kiam ili dissekcis la virinajn insektojn, ili trovis, ke ili fizike ne kapablis pariĝi, ĉar la havenda parto de ilia reproduktiĝa sistemo nomata la "mitula organo" degeneris. Senseksa kopio de viroj el ovoj estas normala parto de iuj insektaj reproduktoj, sed neseksa kopio de virinoj estas "treege malofta en formikoj", skribas la esploristoj. "Ĉe sociaj insektoj, estas kelkaj diversspecaj kopioj," klarigis Dro Himler. "Sed ĉi tiu specio evoluigis sian nekutiman manieron."

Ŝi kaj ŝiaj kolegoj ne scias ĝuste kial ĉi tiu aparta specio fariĝis plene neseksa, kaj ĝis kiam antaŭe la fenomeno evoluis. Ili faras antaŭenigitajn genetikajn eksperimentojn, kiuj ebligos al ili taksi kiam antaŭe la evolua ŝanĝo okazis. Estas avantaĝoj al vivo sen sekso, Dro Himler klarigis. "Ĝi evitas la energian koston de produktado de viroj, kaj duobligas la nombron de reproduktiĝaj virinoj produktitaj ĉe ĉiu generacio de 50% al 100% de la idoj. Sed kombini malsimilajn genetikajn materialojn en seksa kopio alportas al estontaj generacioj multe pli da avantaĝoj. Se ni estas pli diversaj, ni estas pli fortaj kontraŭ parazitoj kaj malsanoj," klarigis Laurent Keller, fakulo pri sociaj insektoj de la Universitato de Lausanne. "En kolonio de klonoj, se unu formiko estas trafema de parazito, ili ĉiuj estos trafemaj. Do se vi estas neseksa, vi normale ne vivas tre longe. Sed ĉe formikoj ni vidas ĉiam pli da raportoj pri nekutimaj metodoj de kopio," aldonis la Profesoro Keller. Li ankaŭ atentigas, ke sociaj insektoj, kiel formikoj, povus esti precipe bone konformaj al ĉi tia kopio ĉar ĝi ebligas, ke la reĝino regu la kaston kaj sekson de ĉiuj idoj en ŝia kolonio.

La intereso de  Dro Himler por la "Mycocepurus smithii" estis originale instigita ne de ilia nekutime sekso raporto, sed de ilia kapablo kultivi fungojn. "Formikoj eltrovis agrikulturon longe antaŭ ol ni tion faris, ili kultivas fungoĝardenojn jam de proksimume 80 milionoj da jaroj. Ili kolektas materialon por fabrikejo, insektofekojn kaj eĉ mortintajn insektojn de la arbaro kaj nutras tiel ilijan kultivaĵojn," ŝi diris. Diversaj specioj de formikoj, interalie la famaj formikoj kiuj tranĉas foliojn, kultivas fungojn, kaj dependas de ili por nutrado. Sed ĉi tiu aparta speciopovas kreski "pli grandan nombron de kultivaĵoj ol alia formikaj specioj", ŝi klarigis. "Kiam ni komencis studi ĉi tiun specion pli proksime, ni ne trovis iun viron. Ĝuste tiam ni komencis rigard ilin malsammaniere." Ĉar la fungoj ankaŭ reproduktiĝas nesekse, Dro Himler pensas, ke eble tio donas al la formikoj ian avantaĝon por "ne funkcii laŭ la kutimaj limoj de seksa kopio". "Ni estas tre ekscititaj pri ĉi tiu esploroj, kaj iliaj implicoj."
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi