Tutmonde : lasttempaj artikoloj
- Kiam la « verdaj » teĥnologioj instigas konsumadon
- Ramadano komenciĝas
- Junio 2010 : plej varma monato en historio
- Propono por malpermesi internacian komercon de ruĝa tinuso malakceptita
- Plej riĉa homo en la mondo estas meksika
- Dinosaŭrmanĝanta serpento eltrovita
- Islama klerulo publikigas fatvon kontraŭ terorismo
- Stelo manĝas sian planedon !
- Tigro pli antikva specio ol oni antaŭe kredis
- Koloroj de dinosaŭroj rivelitaj...
La mondo en bildoj
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news |
|
| Facebook, 6-a plej granda lando en la mondo |
|
|
| Tutmonde |
![]() USONO - 13-an de marto, 2009.Se Facebook estus lando, ĝi estus la 6-a lando plej enloĝata en la mondo, tuj malantaŭ Brazilo, kaj antaŭ Rusio. Kun ĝiaj 175 milionoj da uzantoj (inter kiuj pli ol 70 % ekster Usono), Facebook fariĝis en malpli ol kvin jaroj la dua ejo de socia retumado, malantaŭ MySpace. Kaj ĝi nun kalkulas inter la 10 plej rapidaj tutmondaj progresintaj retejoj. Tio estas vera triumfo kiu komenciĝis en 2004, en malgranda studio de Palo Alto en usona Kalifornio, ĝuste meze de la fama Silicon Valley. Amika bando decidas tiam starigi komunumejon por la studentoj kiuj loĝas en la universitatejo. Personaj profiloj, grupoj de amikoj, fotoalbumoj : tiel naskiĝis la koncepto Facebook. "Ni estis ĉiuj treege junaj kaj tute sen sperto. Ni laboris en ununura ĉambro, ĉiutage kaj ĉiunokte, ni dormis en la oficejo kaj ni prenis ĉiujn niajn manĝojn surloke. Neniu el ni havis karul(in)on, tio estis la tipa medio de "startup" (ekfirmao), etoso de dormejo", konfidas Naomi Gleit, 25-jara, unu el la fondintoj de Facebook. Inĝenieroj, projektistoj, financistoj... Kvin jarojn poste, ili nombras nun 800 kiuj funkciigas la firmaon. Tiu ĉi hodiaŭ valoras 15 miliardojn da usonaj dolaroj. En Palo Alto, la najbaroj de la konstruaĵo "Facebook" nomiĝas Google, Apple, Intel, Yahoo, Hewlett-Packard... tiel multe da firmaoj kiuj parte konstruadis sian sukceson dank' al la multnombraj studentoj de la prestiĝa universitato de Stanford, kiu ankaŭ troviĝas en Palo Alto. Hodiaŭ, Facebook ekzistas en 35 lingvoj, baldaŭ cent, el kiuj kelkaj skribiĝas de dekstre maldekstren kiel la araba aŭ la hebrea. Tio reprezentas veran teknikan defion. Kaj tamen, vi trovos neniun profesian tradukiston sur la malferma spaco de Facebook. La uzantoj mem kontribuas, ĉar ili pli bone ol iu ajn konas la diversajn aplikajn programojn de Facebook. Do, kiam paĝaro de Facebook malfermiĝas al nova traduko, miloj da uzantoj aliĝas kaj kunlaboras foje en malpli ol dudek kvar horoj. Sed la triumfo ankaŭ spertis kelkajn polemikojn kaj devojigojn. Antaŭ ĉio tiuj koncernas la malprecizecon ĉirkaŭ la koncepto pri protekto de la privata vivo de uzantoj. La retejo uzas efektive proprajn informojn de siaj membroj por sendi al ili celitan reklamadon. Kaj Facebook ankaŭ revendas ĉi tiujn donitaĵojn privatajn al aliaj firmaoj. La gvidantoj de Facebook defendas sin per la aserto, ke la uzanto povas mem kontroli la donitaĵojn kiujn li emas dividi en la retejo, kaj kun kiu. Cetere, la ĉason al pedofiloj kaj aliaj seksaj predantoj antaŭ faras la uzantoj mem, kiam ili signalas al retejestroj la malmoralan misuzadon de la retejo fare de kelkaj uzantoj. Ĉu ĉi tiu memreguligo fare de la uzantoj montriĝas sufiĉa fronte al la multobla kresko de "Facebookistoj" ? La retejo asertas, ke 400 000 novaj uzantoj enskribiĝas ĉiutage, sed ne multe diras pri la homoj kiuj forlasas la retejon, kaj pri la famaj uzantoj kiel Barack Obama, John McCain, Nicolas Sarkozy, Silvio Berlusconi, Vladimir Putin aŭ la naĝisto Michael Phelps. La 24-jara Mark Zuckerberg, kreinto de Facebook, posedas 20 % de akcioj. Li dank'al tio estas la plej juna miliardulo de la planedo, kaj la 52-a plej influa famulo de la mondo laŭ la klasifiko farita de la revuo "Time". Lia firmao postulas 175 milionojn da uzantoj tra la mondo, kiuj pasigas entute, ĉiutage, 2,6 miliardojn da minutoj en "facebook.com". Tio estas la ekvivalento de proksimume 5 000 jaroj da vivo dediĉitaj ĉiutage al la Facebookaj profiloj... |





USONO - 13-an de marto, 2009.
Inĝenieroj, projektistoj, financistoj... Kvin jarojn poste, ili nombras nun 800 kiuj funkciigas la firmaon. Tiu ĉi hodiaŭ valoras 15 miliardojn da usonaj dolaroj. En Palo Alto, la najbaroj de la konstruaĵo "Facebook" nomiĝas Google, Apple, Intel, Yahoo, Hewlett-Packard... tiel multe da firmaoj kiuj parte konstruadis sian sukceson dank' al la multnombraj studentoj de la prestiĝa universitato de Stanford, kiu ankaŭ troviĝas en Palo Alto. 
Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.