eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

  • Eŭropo solenas jubileon de Zamenhof!

    Mondaj amaskomunikiloj informis pri naskiĝfesto de Zamenhof en Eŭropo.

Gejaj grupoj koleras pro rimarkoj de la Papo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 16
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
VATIKANO - 25-an de decembro, 2008.

Gejaj grupoj kaj aktivuloj kolere reagis post kiam la Papo Benedikto la 16-a deklaris, ke la homaro devas esti savita de detrua konfuziĝo de seksoj. Dum parolado lundon, la Papo Benedikto diris, ke savi homaron de samseksema aŭ transseksema konduto estas tiel grava kiel protekto de la natura medio.

La rimarkoj estis "malprudentaj kaj neakcepteblaj", la Brita Movado por Lesbiaj kaj Gejaj Kristanoj (LGCM) diris. Vladimir Luxuria, transgenra eksa itala deputito, nomis la papajn vortojn "doloraj". La disputo erupciis kiam novaĵoj aperis, ke la pontifiko faros sian unuan viziton al la Sankta Lando en majo venontjare. Benedikto la 16-a faris la rimarkojn en jarfina parolado al altranga vatikana personaro. Defendi la Dian kreon ne limigas al savo de la medio, li diris, sed ankaŭ temas pri protekto de homo kontraŭ si mem. Ne estis "eksmoda metafiziko" paroli pri "la homa naturo kiel Viro aŭ Virino", li diris. Tio estas la "lingvo de kreado, malestimi ĝin signifas sindetruon por homoj". La seksteorioj, li diris, estigas homan "mem-emancipon" de la Kreado kaj la Kreinto. "Pluvarbaroj meritas, jes, nian protekton sed la homo ne meritas ĝin malpli," li diris.

Reagoj akraj

La estro de la LGCM Sharon Ferguson diris, ke la papaj rimarkoj pravigas "atakojn al gejoj" kaj ĉikanadoj.
"La Papo reduktas seksan orientiĝon al seksa ago, kvazaŭ tio neniel koncernus ankaŭ la identecon de la persono". Mark Dowd, strategiisto por Kristana ekologia grupo "Operation Noah", aldonis, ke la rimarkoj pruvas "mankon de malfermiteco al la komplekseco de la kreado". Kaj la transseksa Sinjorino Luxuria, kiu lastatempe perdis sian seĝon en la itala parlamento, ankaŭ akre reagis : "Sugesti, ke homoj kiel mi estas detruaj por aliaj homoj estas tre dolora". "Mi estas iu, kiu naskiĝis kiel viro kaj havas spiritan kaj virinan animon, kaj estas kontraŭdire, ke Papo pripensas homojn nur kiel estaĵoj el karno kaj ne el spirita flanko." La Papo disvastigas timojn, ke samseksemuloj minacas la planedon. Tio estas simple aberacia, opinias Giles Fraser, prezidanto de "Inclusive Church" , Anglikana movado favora al samseksemuloj.

La Katolika Eklezio kontraŭas gejan edziĝon. Ĝi instruas, ke dum samseksemeco ne estas pekema, samseksemaj agoj ja estas. Antaŭe ĉimonate, Vatikano diris, ke la
rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj kiu intencis malkrimigi samseksemecon estis neprudenta. "Maljusta diskriminacio" kontraŭ gejaj homoj devus esti evititaj, sed la uzo de vortoj kiel "seksa orientiĝo" kaj "seksa identeco" en la teksto "kreus gravan necertecon en la leĝo", ĝi diris.
 

Komentoj  

 
-1 # Beĉjo 2008-12-25 16:08 Mia demando estas, ke ĉu laŭ estimata Papo por savi la mondon el seksa konfuziĝo oni devas kiel antaŭaj tempoj en la historio murdi, bruli aŭ severe puni samseksemulojn? Kiel rimedojn li proponas? Respondi | Citi | Citi
 
 
-2 # Gebeleizis 2008-12-25 17:17 Sciencai studoj antaŭnelongaj montras ke la ĥemiaĵoj poluritaj de la homoj havas gravajn efektojn kontraŭ la seksa divido (jen adreso en la angla: independent.co.uk/.../... ).
Mi legis sufiĉe pri la temo kaj mem konkludis ke la probelmo de samseksameco estas malekvilibro en la homa korpo, do, pli koncize - malsano.
Se oni legas la anglan artikolon, vidiĝas kial la samseksameco estas tiom grava. Puni, bruli, la malsannulojn certe ne helpas la malsanon. Kaj mi certas ke la papo TUTE NE intencis aludi al tio. Sed NE agnoski la ekziston de malsano certe ne helpas kuraci ĝin. Do, mi kredas ke ĉiuj homoj finfine devas kompreni ke samseksameco esta problemo ĉefe aperiginta pro malekvilibroj en la homa korpo kaj trakti la temon sen ataŭjuĝoj. Kaj certe kuracado ekzistas. En demokratia mondo, ĉiu havas rajton al opinio. Sed devigi aliajn taksi malsanon kiel sano ŝajnas al mi tute absurda afero.
Respondi | Citi | Citi
 
 
-3 # Gebeleizis 2008-12-25 17:29 Mi ankaŭ havas aldonon por la verkinto de la artikolo: kial la kolero de gejoj estas tiel grava temo ke oni devas skribi artikolon pri ĝi? Kion pri la kolero de la suferintoj el Darfur? Kion pri la kolero de la sueferintoj en Irako kaj Afganio? Miaopinie, la artikol estis skribite distorte, malbonintece, kontraŭ la papo, kun la ideo estigi senutilan polemikon. Ve, ve, ve! Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Beĉjo 2008-12-25 20:36 Senkonsidere de niaj opinioj pri la temo de samseksemeco kaj esprimo de Papo, la reago de samseksemuloj estis informita per informigaj medioj (guardian.co.uk/.../..., google.com/.../...) do artikolo de Eventeo estas tute bona kaj nur celas informi pri la okazaĵo. Mi laŭdas tion. Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi