Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nova rekordo de karbondioksida elsendo PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Tutmonde
TUTMONDE - 30-an de majo, 2011.

Karbona dioksido (CO2) en la tera atmosfero atingis en 2010 rekordan nivelon, superante la antaŭan rekordon de 5% de elsendoj de CO2 en 2008, deklaris lundon la Internacia Agentejo pri Energio (IAE). La Agentejo avertis pri "grava retroiro" en la lukto kontraŭ la klimata revarmiĝo.

"Elsendoj de CO2 el la energia sektoro estis en 2010 pli altaj ol iam", avertas IAE en sia retejo. "Post redukto de elsendoj en la jaro 2009, pro la monda financa krizo, la elsendoj de CO2 atingis rekordon de 30,6 gigatunoj, tio estas 5% pli ol en 2008. En tiu jaro 2008 jam estis la kvanto da karbona dioksido rekorda, kun 29,3 gigatunoj", diras la Agentejo en sia raporto.

Krome, IAE aldonas, ke 80% de elsendoj devenante de la energia sektoro antaŭvidita por 2020 jam estas atingitaj. IAE taksas, ke tiu evoluo reprezentas "gravegan retroiron en la penado por limigi la altiĝon de la tutmonda temperaturo je maksimumo de du gradoj."

Fonto : HINA / Nacional.hr
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi