Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
La kosmosondiloj 'Voyager' forlasos la Sunsistemon en 2016 PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Tutmonde
02-an de majo, 2011.

La NASA kalkulas, ke siaj du kosmosondiloj, lanĉitaj dum 1977, forlasos la Sunsistemon post kvin jaroj. La ĝemelaj kosmosondiloj Voyager forlasos la Sunsistemon "post kvin jaroj", tion asertis ĵaŭde Ed Stone, unu el la sciencistoj de la NASA kiu kontrolas ilin de antaŭ kvar jardekoj.

La kosmosondiloj Voyager 1 y 2 nun trapasas la heliopaŭzon, la lastan tavolon atingitan de la suna vento kaj la partikloj elĵetitaj de la Suno. Laŭ Stone, la heliopaŭzo etendiĝas proksimume 4.000 milionojn de kilometroj, distanco kiun la sondiloj Voyager atingos dum 2016. For de tiu tavolo troviĝas la interstelan medion, neniam atingita de iu ajn homa faritaĵo. "Oni esperas ke ili eliros post kvin jaroj, sed estas nur proksimuma kalkulado, ĉar ne estas konataj la karakteroj de tiu ekstera regiono ", eksplikas Norman Ness, emerita profesoro el la Universitato de Delaware (Usono) kaj membro de la skipo kiu kontrolas la sonsilojn dum la lastaj 40 jaroj.

Inter multaj aliaj malkovroj, ĉi tiu misio konstatis, ke la limoj de la heliosfero estas neregulaj kaj ŝanĝantaj. Pro tiu nereguleco kaj la fakto, ke tiu zono neniam estis esplorita, ĉiu membro de la skipo havas sian opinion pri kiam la sondiloj definitive forlasos la Sunsistemon. "Tre eble ili eliros antaŭ ol kvin jaroj ", opinias Stamatios Krimigis, kiu estas la plej antikva membro de la misio, li laboris en ĉi tiu projekto dum 42 jaroj. "Mi kredas, ke nia generacio ne vidos mision kompareblan al ĉi tiu ", li rimarkas.

La plutonio kiu funkciigas la sondilojn daŭros ĝis 2015, laŭ Ness, ĝuste kiam ili estos trapasonta la limon. "Teknike ili povus plu funkcii, sed ni devos malŝalti iujn instrumentojn ", li diras.

Bach kaj la balenoj

La Voyager 1, lanĉita dum septembro 1977, estas la artefarita sondilo kiu plej foren vojaĝis en la kosmon. Ĝia ĝemela sondilo estis lanĉita dum aŭgusto de la sama jaro kaj ankoraŭ estas la nura kosmosondilo kiu vizitis kaj Uranon kaj Neptunon, la du plej malproksimajn planedojn de la Sunsistemo. Ambaŭ portas la saman mesaĝon gravuritan sur ora disko kiu inkluzivas salutmesaĝon por eksterteruloj en 55 lingvoj, bedaŭrinde ne en esperanto.

Ĝi ankaŭ portas kolekton pri sonoj el la Tero, kiel balen-kantoj, krom muzikpecoj de Bach. Post eliro el la Sunsistemo komenciĝos neebla misio. Je 17 kilometroj sekunde, la Voyager 1 devus funkcii dum 40.000 jaroj por atingi la plej proksiman stelon kun sia mesaĝo.

Fonto: www.publico.es

Tradukis: Miguel Hernández
 

Komentoj  

 
0 # KuboF 2011-05-04 21:39 En 2016 ili trapasos la limon sed jam en 2015 ili ĉesos funkcii Dankon pro la informo! Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Miguel Hernández 2011-05-04 22:34 Ne ne, kio ĉesos funkcii estos ĝiaj motoroj kaj do ili ne plu povos akceli, sed daŭrigos sian vojaĝon… Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi