La esploristoj scipovis dokumenti signojn de korpan malkomforton ĉe la patrinoj kiam ili observis, ke la idoj estis ĝenataj. La sciencistoj dokumentis pli altan pulson kaj alarmitecon kaj malpli altan okulan temperaturon, ĉio signoj de malagrablaĵo ĉe gekokoj. Sciencistoj laborante en la Universitato de Bristol kaj grupoj kiel Kompato ĉe World Farming (Monda Agrikulturo) ekkomprenis la influon kiun tiu scio povus havi sur la konsidero de bonfarto de agrikulturaj kaj laboratoriaj bestoj.
Inter la plej terurigaj partoj estas devi sperti, ke aliaj bestoj estas turmentataj kaj mortigataj. Ĝis nun oni pensis, ke la plej multaj bestoj ne kapablas empatii kun aliaj bestoj en krizo. Tiu studaĵo montras, ke la bestoj kiujn ni plej ofte buĉas por nin nutri, kapablas ne nur senti doloron kaj angoron por si mem, sed ankaŭ estas kapablaj teruriĝi pro tio, kion ili vidas ĉirkaŭ si okazi .
En Usono ĉiujare buĉatas 9 miliardoj da gekokoj pro nutraĵo, sen ka

lkuli kokojn mortigitaj post eloviĝo kaj kokinojn ovometantajn limigitajn en kaĝoj dumvive. Komparu tiun nombron kun ĉirkaŭ 100 milionoj da bovoj buĉataj por havi bovaĵon. Denove ni mistrafas la problemon asertante, ke tiu studaĵo postulas la tiunomatan plian bonfarton sur farmbienoj kaj buĉejoj, dum tio, kion la studaĵo fakte sugestas, estas pli granda postulo pri kompleta haltigo de buĉado de bestoj por nutraĵo.
Ni ne bezonas pli afablajn kaj pli feliĉajn buĉejojn, ni bezonas neniujn buĉejojn. Ni ne bezonas kompaton de agrikulturaj bestoj, sed finon de la bredado de agrikultura bestaro. Sur ĉiu paŝo survoje al plua eksciado a) pri bestoj kaj b) tiom kiom ili estas kiaj ni mem, tiom ni luktas pravigi la fakton ke ni traktas bestojn kiel propraĵon anstataŭ kiel sentantajn estaĵojn.
Estas pruvite, ke gekokoj sentas empation kun la suferado de aliaj. Restas nur pruvi, ke ni homoj sentas empation kun la suferado de gekokoj kaj kun aliaj bestoj.
Sendis al ni tiun ĉi artikolon Kurt Fischer. Dankon !
El interreto : Care 2 Causes
12 Marto 2011