Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
2000 artikoloj publikigitaj PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Tutmonde - Tutmonde
11-an de marto, 2011.

Ni solenas ĉi tiun semajnon specialan kaj gravan okazaĵon por Eventeo. Efektive, de kiam tiu retejo ekzistas, tio estas ekde la fino de la jaro 2007, ni publikigis precize 2000 artikolojn. Vastega kaj longdaŭra laboro, kiu nun konsistigas informbazon kaj gravan arkivon, kiu, espereble, interesis kaj daŭre interesos ĉiujn niajn gelegantojn.

Ni neniam estus kredintaj plenumi tian laboron kiam ni eklanĉis tiunretejon antaŭ iom pli ol tri jaroj. Kaj ni hodiaŭ volas danki al ĉiujn niaj gelegantoj tra la tuta planedo, kiuj per komentoj, rimarkoj, tie ĉi kaj en Facebook, nin helpas kaj kuraĝigas por daŭrigi la laboron kiel eble plej ofte kaj bonkvalite...

Ni montras pere de tiu ĉi retejo kiel la bela lingvo Esperanto povas utili, kaj povas esti utiligita en ĉiuj fakoj kaj temoj de la vivo, de politiko al scienco, de sporto al kulturo.

Elkoran dankon al ĉiuj kunlaborintoj kaj kontribuintoj, elkoran dankon al ĉiuj gelegantoj !
 

Komentoj  

 
+1 # HUBERDEAU 2011-03-12 17:53 GratulEGon pro la farita laboro kiu plene kontentigas min ; sed kiel fari por diskonigi vian tre utilan laboron ? Ĉu la diversaj publikaĵoj kiel Esperanto, La Ondo de Esperanto, Le monde de l'espéranto, Esperanto-info, La Sago, Monato, Tempo…kaj multaj aliaj en ĉiuj landoj … ne kapablus reklami por vi eventeo ? Estus minimuma solidara konduto !!! Ni "venkos malgraŭ la esperantistoj"…ĉu ne? Kuraĝon kaj daŭrigu, vi pravas tion fari !
Plej amike. Jackie H.
Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi