Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Plej tipa homo en la mondo estas 28-jara ĉina viro PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Tutmonde
TUTMONDE - 05-an de marto, 2011.


"National Geographic" faris filmon kiu montras bildojn de la plej tipa persono en la mondo. La vidbendo estas parto de serio pri homaj rasoj nomata "7 miliardoj da homoj". La scienculoj eltrovis, ke la plej tipa persono en la mondo estas ĉina viro de la grupo Han, kiu estas 28-jara. Tiaj viroj estas 9 milionoj entute.

La plej tipa bildo de persono estis farita el proksimume 200 000 fotoj de homoj kiuj respondas al la priskribo, laŭ Yahoo.com. En la filmo, Nacional Geographic listigis iujn el la datumoj al kiuj la aŭtoroj de la artikoloj venis dum la esplorado.

Do, tipa loĝanto de nia mondo estas dekstramanulo, li gajnas proksimume 12 000 usonajn dolarojn jare, havas poŝtelefonon, sed ne bankokonton. La plej granda religio estas kristanismo, la lingvo plej parolata estas la ĉina mandarena.

La plimulto de homoj vivas en urboj, la plej granda nombro el ili laboras en la sektoro de servoj kaj 82 % estas analfabetaj. Sed la filmo avertas, ke la tipa homo dependas de la monda parto kie la individuo vivas, ĉar la japana tipa virino vivas 86 jarojn, dum la virinoj de Afganio mezume vivas nur 45 jarojn, kaj la diversaj ebloj kiujn ĉiun tagon ni povas elekti, ne egalas por ĉiuj personoj en la mondo.

Fonto : Kroata revuo "Nacional"
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi