Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Logotipo "London 2012" kolerigas Iranon PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Tutmonde
IRANO / BRITIO - 01-an de marto, 2011.


Irano sciigis, hieraŭ lundon 28an de februaro, ke siaj atletoj povus bojkoti la olimpikajn Ludojn de 2012, pro la logotipo de la Ludoj, elektita de la brita Komitato: laŭ la irana olimpika nacia Komitato, sub la nombro "2012", kunmetita en formo malstrukturita, la logotipo kaŝus fakte la vorton "Zion", vorto kiu indikas la urbon Jerusalemon.

Tiu vorto Zion, laŭ la Iranoj, indikas Jerusalemon kiel ĉefurbon de la juda ŝtato, kies ekziston la islama Respubliko de Irano rifuzas. Irano, kiu vidas tie provokon kun  "rasisma" karaktero, avertas, ke "aliaj landoj, ĉefe islamaj, certe reagos al tiu rasisma logotipo, kiu atencos al la celoj de la Olimpiaj Ludoj en la mondo". "Se vi ne kalkulas kun tiu demando, tio riskas trafi eblan ĉeeston [en Londono] de iuj landoj, inter kiuj Irano", skribis la estro de la irana olimpika komitato, Bahram Afŝarzadeh, en letero sendita al Jacques Rogge, la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK).

La organiza Komitato de la londonaj Ludoj esprimis sian miregon ĉe la konsidero de tiu komisio, memorigante, ke la logotipo de la Olimpiaj Ludoj estis malkaŝita jam en 2007, kaj tiam kaŭzis neniam problemon. "La logotipo de Londono 2012 reprezentas la ciferojn 2012, kaj nenion alian", siaflanke reagis la IOK en komunikaĵo.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi