Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Novelektitaj landoj ĉe la UN-Sekureca Konsilio PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Tutmonde
UNUIĜINTAJ NACIOJ - 14-an de oktobro, 2010.


Ĉe la voĉdono de la 192 membro-ŝtatoj de UN, Germanio, Portugalio, la Sudafriko, Kolombio kaj Barato estis elektitaj, lastan mardon la 12-an de oktobro, kiel ne-konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio. Ĉi tiuj landoj estas elektitaj por mandato de du jaroj kiu ekstartos la unuan de januaro 2011.

La Sekureca Konsilio, ĉefa organo de decido de la UN, estas kunmetita de dek kvin membroj inter kiuj la konstantaj kvin kun rajto de vetoo: Usono, Ĉinio, Francio, Rusio, Britio. La eksiĝontaj ne-konstantaj membroj estas Japanio, kiun postsekvos Barato por la regiono Azio, Meksiko, anstataŭigota de Kolombio por Latina Ameriko kaj Ugando, anstataŭigota de Sudafriko por la afrika kontinento. Por la kvara zono, nomata "okcidenta Eŭropo kaj aliaj", Aŭstrio kaj Turkio estas anstataŭigotaj de Germanio kaj Portugalio.

Tri landoj kandidatiĝis en ĉi tiu eŭropa kaj okcidenta zono: Germanio, Portugalio kaj Kanado. Germanio akiris 128 voĉojn, tio estas unu voĉon pli ol la plimulto de 127 voĉoj necesa por  esti elektita, kontraŭ 122 voĉoj al Portugalio kaj 114 al Kanado. Kanado fine forlasis la konkurson, lasante Portugalion iĝi ne-konstanta membro apud Germanio.

La germana kancelierino Angela Merkel estis tre kontenta pri ĉi tiu voĉdono, kaj asertis, ke estas "honoro por ni, ke multaj landoj voĉdonis favore al ni". "Sed estas antaŭ ĉio devo por ni fari nian plejeblon kaj kontribui al pli da sekureco kaj solvoj de konfliktoj", emfazis la kancelierino, dum sia revenvojaĝo el  Rumanio. "Germanio penlaboros, por ke la reformo de la Sekureca Konsilia antaŭeniru. Tio estas atendo kiun multaj homoj en la mondo havas", ŝi aldonis.

Siaflanke deklaris la portugala ĉefministro José Socrates, ke li defendos reformon de la Unuiĝintaj Nacioj, precipe kun atribuo de konstanta seĝo al Brazilo. "Nia opinio estas jam konata : ni favoras reformon kiu donas pli da reprezenteco al la Sekureca Konsilio", li atentigis.

La Sekureca Konsilio, laŭ la terminoj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, havas la ĉefan respondecon pri estigo kaj daŭrigo de paco tra la mondo, kaj internacia sekureco. Ĝiaj decidoj kaj rezolucioj havas devigan valoron en principo. Ili estas aprobitaj per plimulto de almenaŭ 9 el la 15 membroj, sen vetoo fare de la konstantaj membroj.

Legu pli pri la Unuiĝintaj Nacioj

Fonto : Novaĵagentejo AFP
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2010-10-14 09:14 Pli interesa estus ŝanĝo inter la kvin konstantaj membroj … Francio kaj Britio ne plu estas indaj partopreni tiun kvinopon. Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Mathieu Thépaut 2010-10-14 17:54 Kiom da francismoj en tiu traduko… Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Eventeo-teamo 2010-10-14 18:57 Kara Mathieu,
Tion vi jam rimarkigis. Nu, helpu nin plibonigi la tradukon, anstataŭ nur kritiki.. Ni atendas vian mesaĝon !
Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Eric Coffinet 2010-10-15 07:14 la avantaĝo de la internacia lingvo Esperanto estas, ke ĉiu povas paroli au skribi ĝin laŭ sia kultura pensmaniero kaj ke ĉiuj aliaj komprenos la ideon esprimitan … se vortfarado kaj gramatiko esperantaj estas ĝuste uzataj !

"en kazo de konsento" (laŭ la franca maniero) kaj "jeskaze" (laŭ la japana maniero) ambaŭ estas validaj kaj kompreneblaj por esperantistoj.
Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi