
TUTMONDE - 12-an de oktobro, 2010.
Malsatego en la mondo trafas unu miliardon da personoj kaj atingas maltrankviligan proporcion en trideko da landoj, laŭ raporto de la Internacia Esplor-Instituto pri nutraj politikoj (IFPRI), eldonita tiun lundon. El 122 evoluantaj landoj pristudataj, malsatego atingas "timigantan" nivelon en 25 landoj, precipe en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), en Burundo, Ĉado kaj en Eritreo.
La indico mezuranta malsaton en la mondo estas kalkulita pere de tri indikiloj : la proporcio de subnutrataj homoj, infana pezomanko kaj infana mortokvanto. La indico klasifikas landojn sur skalo de 0 al 100, 100 estas la plej malbona reprezentanto. Laŭ ĉi tiu indikilo, malsato atingas "timigantan" nivelon ekde la indico 20 kaj "ekstreme maltrankviligan" ekde la indico 30. Escepte de

Haitio kaj Jemeno, ĉiuj landoj kiuj atingas tiun "timigan" nivelon estas en Afriko (sude de Saharo), kaj en suda Azio.
La DRK staras ĉe la indico 40 de ĉi tiu skalo. "
Konfliktoj kiuj daŭras ekde la fino de 1990-aj jaroj kaŭzis disfalon de ekonomio, masivaj delokiĝoj de loĝantoj kaj kronika situacio de manĝaĵomanko" en DRK, klarigas la raporto. "
La aliro al la manĝaĵo kaj ĝia havebleco plimalboniĝas sekve de la falo de agrara produktado kaj la izolitaj regionoj iĝis eĉ pli izolitaj pro la malofteco kaj manko de infrastrukturoj kaj servoj", aldonas la dokumento.
La 25 landoj kie la situacio plej zorgigas, estas, laŭ kreskanta ordo de graveco, Nepalo, Tanzanio, Kamboĝo, Sudano, Zimbabvo, Burkino, Togolando, Gvineo-Bisaŭa, Ruando, Ĝibutio, Mozambiko, Barato, Bangladeŝo, Liberio, Zambio, Orienta Timoro, Niĝero, Angolo, Jemeno, Centrafriko, Madagaskaro, Komoroj, Haitio, Siera-Leono kaj Etiopio.
Fonto : Novaĵagentejo AFP
Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.