
TUTMONDE - 09-an de oktobro, 2010.
Multnombras la reagoj post la nomumo de la ĉina disidento Liu Xiaobo kiel Nobel-Premiito pri Paco. La ĉina registaro deklaras, ke la norvega Nobel-Komitato malobservis la spiriton de la Nobel-Premio pri Paco, kiam ĝi decidis premii la disidenton Liu Xiaobo, kaj avertas, ke ligoj inter la du landoj povus suferi pro la afero. Sed multaj registaroj kaj ne-registaraj organizaĵoj ĉirkaŭ la mondo bonvenigis la premion.
Ĉinaj aŭtoritatoj deklaris, ke la premio estas "obscena / blasfema" kaj blokis raportadon de la novaĵo sur la tuta teritorio. Liu estis enprizonigita por 11 jaroj en decembro 2009 post kiam li subskribis la Ĉarton 08, kiu petis politikan reformon en Ĉinio.
Tiu ĉi afero estas dolora por Ĉinio, ĉar la lando provas projekti bildon de moderneco kaj progreso al la mondo. “
La mem-certa Ĉinio subite ricevas vangofrapon en la vizaĝon, kaj tio ja estas problemo,” observantoj diras. “
Tio estas afero pri mem-estimo [por aŭtoritatoj].”

Sed ankaŭ multnombras pozitivaj reagoj:
La tibeta ekzilita spirita gvidanto Dalai-Lamao, kiu gajnis la premion en 1989, bonvenigis la decidon kaj petis tujan elkarcerigon de Liu, kiel ankaŭ faris la ĉefa opozicia partio de Tajvano. "
Ĉi tiu decido reprezentas la defendon de homaj rajtoj ĉie en la mondo," diris la franca ministro pri Eksterlandaj Aferoj Bernard Kouchner. "
La Eŭropa Unio esprimis sian zorgon post la aresto de Liu, kaj multfoje petis, ke li estu liberigita. La Unio ripetas sian alvokon," li aldonis. La norvega kaj germana registaroj, la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Unio ankaŭ bonvenigis la premion kaj petis elkarcerigon de Liu.
Defendogrupoj pri Homaj rajtoj petis al ĉinaj aŭtoritatoj tuj liberigi ĉiujn ĝiajn politikajn kaptitojn. La organizaĵo "Reporteroj Sen Limoj" eldonis komunikaĵon kaj deklaris sin “
profunde emociita” de la premio. “
Ĉi tiu decido estas gesto de historia signifo por libera parolado en Ĉinio,” ĝi aldonis. Amnestio Internacia diris, ke Liu estas "
inda gajninto" kaj esperas, ke la premio "
daŭre tenos la lumon sur la lukto por fundamentaj liberecoj kaj konkreta protekto de homaj rajtoj, al ke Liu Xiaobo kaj multaj aliaj aktivuloj en Ĉinio sin dediĉis".
Sed altranga figuro de demokratia movado en Ĉinio diris, ke aliaj meritas la Nobel-Premion pli ol Liu. Wei Jingsheng, kiu pasigis preskaŭ 20 jarojn en prizono pro lukto por demokratio en Ĉinio, diris, ke Liu ofte estis rajtigita libere si esprimi kaj agi, kaj ke li kritikis propagandantojn kiuj volis pli vastajn ŝanĝojn. "
Laŭ mia observo, la Nobel-Premio iras al Liu, ĉar li malsamas de la plimulto de opoziciuloj. Li faris pli da gestoj de kunlaboro kun la registaro kaj esprimis pli da kritiko de aliaj rezistantoj kiuj suferis," Wei Jingsheng rakontis al la novaĵagentejo AFP. Li aldonis, ke la bonvolemo de Liu kunlabori kun la ĉinaj aŭtoritatoj eble kaŭzis malplifortigon de ĉina premo sur Norvegion. "
Tio povus esti la ĉefa kialo, ke la Norvegoj estis fine kapablaj elteni la premon," Wei diris.
Ankaŭ legu :