Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
MOZAIKO : Nova interreta vikimagazino de interesaĵoj lanĉita! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Tutmonde
ESPERANTUJO - 10-an de septembro, 2010.


Ĉe http://www.esperanto.cz, la retpaĝaro de Ĉeha Esperanto-Asocio, en la rubriky "Aktuality" (Aktualaĵoj) aperis la 3-an de septembro nova interreta monatrevueto nomita MOZAIKO. Tiu ĉi netradicia magazino de interesaĵoj estas tempoŝpare bazita plejparte sur ligiloj al artikoloj en Esperanta Vikipedio.

Ĝia ĉefa celo estas proponi al esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne bone konas la interretan enciklopedion Vikipedio aŭ ankoraŭ iom dubas pri ĝia valoro kaj utileco, elekton de legindaĵoj el plej diversaj fakoj, tiel ke laŭeble ĉiu trovu ion interesan por si. La artikoloj povas esti uzataj ne nur por individua kleriĝado kaj lingva perfektiĝado sed ankaŭ kiel fonto por preparo de lingvokursoj por progresintoj aŭ por pretigo de prelegoj por E-kunvenoj aŭ aranĝoj.

La interreta vikirevueto aperas dume dulingve (Esperante kaj ĉehe) en la ĉehlingva versio de http://www.esperanto.cz . Ĝi do celas ankaŭ neesperantistajn vizitantojn de la retpaĝaro montrante Esperanton kiel modernan plenvaloran lingvon. En la unua numero vi povos legi artikolojn ekz. pri Armenio, havaja lingvo, inkaa imperio, Fryderyk Chopin (inkl. muzikspecimenon), Mahatmo Gandhi, delfenoj, aikido, rubrikon pri Ĉehio k.a.

La enhavon kaj aliron al unuopaj artikoloj vi trovos ĉi-tie: http://www.esperanto.cz/cs/aktuality/novy-internetovy-magazin-zajimavosti-mozaiko-se-predstavuje.html . La iniciatintino de la projekto kaj ĉefredaktorino Pavla Dvořáková bonvenigos viajn reagojn kaj proponojn por enhavo de la sekvontaj numeroj!

Antaŭdankon por plua diskonigo de la informo en Esperantujo!

Kontaktadreso: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektita kontraŭ trudmesaĝaj robotoj, vi devas aktivigi ĝavaskripton por ĝin vidi.

Fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi