eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

    Je la 7-a, Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4. Ĝi subtenas "Severan transportsekurigon je HTTP" kaj aplikprograman interfacon por prilabori sondatumojn.

  • Bulgarian Writer Atanas Seykov Dies at 82

    The Bulgarian writer, publicist and lexicographer Atanas Seykov has passed away at 82 years of age. Seykov was born in 1928 in Sofia. In 1964 he graduated from the Pedagogical Institute in Budapest, majoring in Esperanto studies.

  • Guinness-libro per la plej eta viro en la mondo

    Kolombio eniris en la Libron de Guinness-Rekordoj danke al unu el siaj loĝantoj. Li havas 24 jarojn kaj nomiĝas Edward Nino Hernandez. Temas pri persono kiu multe ŝatas vojaĝi, kiu revas iam koni la tutan mondon, ĝuus la stiradon de Mercedes-aŭto kaj dancas regetonon. Ĉio normale sed Edward estas la plej eta homo de la mondo.

  • Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO

    Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn.

  • Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

    Hieraŭ Mozilo faris 5 korekteldonojn de siaj "Gecko"-bazitaj programoj (SeaMonkey, Thunderbird, Firefox). Krom korektoj, du el la eldonoj subtenas enkadrig-malpermeson aktivigeblan de retejestroj.

2009, plej malbona jaro por flugkompanioj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Tutmonde
27-an de januaro, 2010.

La
jaro 2009 spertis la plej grandan regreson en aerpasaĝera trafiko en la postmilita epoko, laŭ la Internacia Aer-Transporta Asocio (IATA). "Pri la mendo, 2009 eniras la historilibrojn kiel la plej malbona jaro kiun la aer-industrio senescepte spertis," diras la grupa estro Giovanni Bisignani.

La pasaĝera
trafiko falis je 3,5% kompare kun unu jaro pli frue, dum frajttrafiko falis je 10,1%. Tamen, ciferoj por decembro montris altiĝon de trafiko de 1,6% kompare kun la antaŭ unu jaro. Malgraŭ la plibonigo fine de 2009, IATA diras, ke 2010 estos malfacila jaro por flugkompanioj tra la tuta mondo. "La industrio komencas 2010 kun kelkajn grandegajn defiojn," Sro Bisignani deklaras. "La plej malbona parto estas malantaŭ ni, sed ne estas tempo festi. Kun 2 aŭ 3 jaroj da kreskoperdo, tio signifas, ke flugkompanioj alfrontas alian malluksan jaron, kaj sekve plu zorgem koncentriĝos sur ekvilibrado inter kapacito, mendado kaj kontrolo de kostoj."

Afrikaj
flugkompanioj suferis pleje en 2009, kun nombro de pasaĝeroj malsuprenirante je 6,8%. Aziaj, pacifikaj kaj nordamerikaj aertransportantoj vidis sian mendadon fali je 5,8%, dum eŭropaj flugkompanioj suferis 5% da falo. Sed mezorientaj kompanioj vidis la nombron da pasaĝeroj grimpi je 11,3%, dum latinamerikaj flugkompanioj spertis altiĝon de 0,3%. IATA taksis, ke flugkompanioj kolektive perdis 11 miliardojn da usonaj dolaroj pasintjare, kaj perdos pliajn 5,6 miliardojn ĉi tiun jaron.

Analizistoj
diras, ke prezmalaltigoj destinitaj por allogi klientojn ankoraŭ forprenos flugkompaniajn profitojn. "Daŭrantaj prezomilitoj inter flugkompanioj signifas, ke profitoj restos malaltaj. Flugkompanioj klopodas por plenigi siajn aviadilojn kaj rabatitaj biletovendoj malmulte mildigis la premojn sur la kostojn," diras sendependa analizisto de flugkompanioj. "Kapacito estas tro granda en la tutmonda flugkompania sistemo, sed ĝis kelkaj flugkompanioj eble eliris el la industrio pro bankroto fuzioj, estas ankoraŭ treega longa vojo ĝis ni vidos gravan stabilecon, kaj ja ne kreskon."

Legu pli pri IATA
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi