eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • La estraro de UEA nuligis la kontraktonuligon de Stano Marček

    La nuna kontrakto de Stano Marček kiel redaktoro de la revuo de Universala Esperanto validos ĝis la julia-aŭgusta numero en la venonta jaro. Intertempe la estraro de UEA ellaboros novan redaktopolitikon, kaj poste la posteno de redaktoro estos denove senkonkurse proponata al Stano Marček. Tion anoncis hodiaŭ al la komitato de UEA la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak.

  • "Ni ĉesu persekuti al ne-fastantoj..."

    La juĝado de dek personoj kiuj ne respektis fastadon dum la Ramadano devis okazi hieraŭ 6-an de septembro en urbeto de la regiono Kabilio. Ĝi estis prokrastita al la 8-a de novembro. La ĉefa akuzito estis liberigita. La ĉiutaga gazeto "Liberté" vidas en tiu liberigo signon de trankviligo en ĉi tiu inkvizicio kiu ne diras sian nomon.

  • Obama projektas gravan planon por relanĉi ekonomion

    Obama petas 39 000 milionojn da usonaj dolaroj por krei laboron kaj infrastrukturojn. Okaze de la Tago de la Laboro en Usono, la prezidento Barack Obama, diskursis ĉe sindikata festo en Milwaukee pri nova plano por akceli je mallonga limtempo la laborkreadon, unu el la plej urĝaj bezonoj de la lando, kie la maldungo atingas 9,6%.

  • La plej malaltkreska vivanta viro, laŭ la Guinness-libro de rekordoj

    Edward Nino Hernandez estas, laŭ la Guinness-libro de rekordoj, la plej malgranda vivanta viro.

  • Gvatemalo sub stato de krizo pro inundoj

    Gvatemalo hodiaŭ okazigas nacianfunebran tagon por la viktimoj mortigitaj de pli ol 50 terfalaĵoj tra la tuta lando. Almenaŭ 45 homoj estis mortigitaj dum la semajnfino sole. Abundaj pluvegoj en la lastaj tagoj kaŭzis terfalaĵojn en pluraj urboj, tranĉante tiel la ĉefajn transportarteriojn de tiu centramerika nacio.

120.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Tutmonde
17-an de oktobro, 2009.


Hieraŭ vespere, la 15-an de oktobro, la Esperanto-vikipedio atingis 120.000 artikolojn. Nia vikipedio laŭ la nombro de artikoloj nun tenas la 21-an lokon inter la diverslingvaj versioj; la volapukan version oni preterpasis antaŭ kelkaj semajnoj, la 22-an de septembro. La 120.000-a artikolo temas pri Sao Bento do Trairí, eta urbo en norda Brazilo.

Ĉiutage ĉ. 160.000 vizitoj de homoj. La Esperanto-vikipedio ricevas tage ĉ. 160.000 vizitojn de homoj (do sen robotoj). Per tio la Esperanto-vikipedio en aŭgusto okupis la 33-an lokon - iom post la greka kaj slovaka, iom antaŭ la litova kaj serba versioj.

Graveco de la vikipedio

La Esperanto-vikipedio havas pluroblan utilon por la Esperanto-komunumo. Unue ĝi servas kiel leksikono - fakte la unua ĝenerala leksikono dum la ĝisnuna 122-jara historio de Esperantujo. Due per tio ĝi subtenas ankaŭ la terminologian diskutadon kaj laboron. Trie nia vikipedio tre klare montras al la ekstera mondo, ke Esperanto vivas ĉiutage kaj estas daŭre uzata. La lingvo Esperanto, antaŭ 122 jaroj la plej malgranda lingvo de la mondo, intertempe havas firman lokon inter la 50 plej gravaj lingvoj. Tio videblas krom per vikipedio ankaŭ per pluraj aliaj statistikoj kaj per la uzado en multlingvaj retejoj.

Unu kontribuo por vikipedio ĉiumonate

Por subteni la pluan konstruadon de vikipedio mi alvokas ĉiun spertan Esperanto-parolanton kontribui al la vikipedio almenaŭ per eta aldono ĉiumonate. Egalas, ĉu tio estas korekteto de artikolo aŭ redaktado, ĉu tradukado el alia vikipedio aŭ verkado de komplete nova artikolo. Ĉiu kontribuo helpas daŭrigi la grandan taskon - supozeble temas pri la plej grava verkada tasko en la historio de Esperantujo. Se ĉiuj kune helpas, ni sukcesos eĉ pli bone!

Lu Wunsch-Rolshoven,
EsperantoLand

fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi