eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

120.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Tutmonde
17-an de oktobro, 2009.


Hieraŭ vespere, la 15-an de oktobro, la Esperanto-vikipedio atingis 120.000 artikolojn. Nia vikipedio laŭ la nombro de artikoloj nun tenas la 21-an lokon inter la diverslingvaj versioj; la volapukan version oni preterpasis antaŭ kelkaj semajnoj, la 22-an de septembro. La 120.000-a artikolo temas pri Sao Bento do Trairí, eta urbo en norda Brazilo.

Ĉiutage ĉ. 160.000 vizitoj de homoj. La Esperanto-vikipedio ricevas tage ĉ. 160.000 vizitojn de homoj (do sen robotoj). Per tio la Esperanto-vikipedio en aŭgusto okupis la 33-an lokon - iom post la greka kaj slovaka, iom antaŭ la litova kaj serba versioj.

Graveco de la vikipedio

La Esperanto-vikipedio havas pluroblan utilon por la Esperanto-komunumo. Unue ĝi servas kiel leksikono - fakte la unua ĝenerala leksikono dum la ĝisnuna 122-jara historio de Esperantujo. Due per tio ĝi subtenas ankaŭ la terminologian diskutadon kaj laboron. Trie nia vikipedio tre klare montras al la ekstera mondo, ke Esperanto vivas ĉiutage kaj estas daŭre uzata. La lingvo Esperanto, antaŭ 122 jaroj la plej malgranda lingvo de la mondo, intertempe havas firman lokon inter la 50 plej gravaj lingvoj. Tio videblas krom per vikipedio ankaŭ per pluraj aliaj statistikoj kaj per la uzado en multlingvaj retejoj.

Unu kontribuo por vikipedio ĉiumonate

Por subteni la pluan konstruadon de vikipedio mi alvokas ĉiun spertan Esperanto-parolanton kontribui al la vikipedio almenaŭ per eta aldono ĉiumonate. Egalas, ĉu tio estas korekteto de artikolo aŭ redaktado, ĉu tradukado el alia vikipedio aŭ verkado de komplete nova artikolo. Ĉiu kontribuo helpas daŭrigi la grandan taskon - supozeble temas pri la plej grava verkada tasko en la historio de Esperantujo. Se ĉiuj kune helpas, ni sukcesos eĉ pli bone!

Lu Wunsch-Rolshoven,
EsperantoLand

fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi