

USONO - 25-an de septembro, 2009.
La G20 grupo de gvidantaj kaj emerĝaj ekonomioj alprenos novan rolon kiel konstanta korpo kunordiganta la mondan ekonomion, komunikaĵo el la Blanka Domo anoncis. La ŝanĝo donos pli da potenco al emerĝaj ekonomioj, prefere ol al la evoluiĝintaj "dinamoj" de la G8-grupo. La G20 kunvenas en la usona urbo Pittsburgh por dutaga pintokunveno.
EU-respondeculoj ankaŭ anoncis interkonsenton por ŝanĝi la ekvilibron de voĉdonado en la Internacia Mon-fonduso, kiu plej utilos al kreskantaj ekonomioj kiel Ĉinio. Aktuale, Ĉinio "pezas" 3,7% de IMF voĉdonoj kompare kun la 4,9% de Francio, kvankam la ĉina ekonomio nun estas 50% pli granda ol tiu de Francio.
Apud la renkontejo, la polico pafis kaŭĉukajn kuglojn al manifestaciantoj. La antaŭa G20-kunsido, en Londono en aprilo, estis

ankaŭ makulita de bataloj. La tumultoj supoze komenciĝis post kiam centoj da manifestaciantoj provis marŝi, ne petinte permeson, al la kongresejo kie la pintokunveno okazas. La brita ĉefministro Gordon Brown emfazis la gravecon de kunlaboro kaj agado ĉe la pintokunveno. "
Sen komuna ago estas danĝero de jaroj da malalta kresko kaj malalta dungado," li diris.
Komunikaĵo de la Blanka Domo anoncis la novan rolon por la G20. "
La G20-gvidantoj atingis historian interkonsenton kiu metos la G20 meze de siaj penoj por kunlabori kaj konstrui fortan restarton, dum oni ankaŭ evitos la financan malfortecon kiu estigis la krizon.
Hodiaŭ, gvidantoj aprobis la G20 kiel la forumo de ĉefministroj por internacia ekonomia kunlaboro."
La usona Sekretario pri Fisko Timothy Geithner diris, ke la G20 landoj atingis interkonsenton pri la "
baza skizo" de proponoj cele al limigo de pagoj kaj gratifikoj ne pli malfrue ol la fino de 2009. Ĉiu lando fiksos siajn proprajn normojn, li diris, sed ĉi tiuj estas kontrolotaj de la Ofico pri Financa Stabileco de la G20, kiu konsistas el centraj bankistoj kaj reguligistoj.
Sed estas G20-membroj kiuj volas, ke la interkonsento iru pluen. La germana ministro pri Financoj Peer Steinbrück skribis en la "Financial Times", ke "tutmonda financa transakcio-imposto" de proksimume 0,05% devus esti enkondukita.
G20-landoj estas (ordigitaj laŭ Malneta Enlanda Produkto) :
1 - Usono
2 - Japanio
3 - Ĉinio
4 - Germanio
5 - Francio
6 - Britio
7 - Italio
8 - Brazilo
9 - Rusio
10 - Kanado
11 - Barato
12 - Meksiko
13 - Aŭstralio
14 - Sudkoreio
15 - Turkio
16 - Saŭda Arabio
17 - Argentino
18 - Sudafriko
19 - Indonezio
- Eŭropa Unio

Tio estas pli politika ol ekonomia grupo, ĉar mankas kelkaj el la plej potencaj ekonomioj de la mondo : Hispanio (10-a), Nederlando (16-a), Pollando (18-a), Belgio (20-a).
Sekve la eŭropa kontinento reprezentas 25% de la G20-landoj, ĝi devus laŭ ekonomiaj kriterioj reprezenti 40%.
La mapo montras la G20-landojn oranĝkolore, kaj blue la membrojn de la Eŭropa Unio, kiuj ne estas rekte reprezentataj en la G20 sed pere de la EU.