Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Argentinaj kultivistoj kaj kamionistoj denove strikas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio

ARGENTINO - 15-an de junio, 2008.

Kultivistoj en Argentino deklaris sian kvaran strikon en kvar monatoj, kiu komenciĝas dimanĉon, por protesti kontraŭ impostaj altigoj de manĝaĵeksportoj. Argentino estas unu el plej gravaj eksportantoj de tritiko, sojfaboj kaj bovaĵo en la mondo. La kultivistoj precipe koleras pri la pliigo de la eksportimposto de sojfabo, kiu altiĝis 13 miliardojn da usonaj dolaroj en 2007.

Argentino Sabaton, Argentinaj kontraŭtumultaj policistoj disrompis vojon blokatan de protestantaj kamionistoj kaj kultivistoj sur ĉefa vojo apud la landlimo kun Urugvajo. Kontraŭtumultaj policistoj ankaŭ malblokis la Vojon 14, gravan vojon kiu ligas la landon kun Brazilo. Preskaŭ 20 protestantoj estis intertempe detenitaj, inter ili la gvidanto de la loka kultivista asocio, Alfredo de Angeli. Aliaj aŭtovojoj estis blokitaj de koleraj kamionistoj kies vivteno estas difektita de la daŭranta impostdisputo. La protesto de la kamionistoj kaŭzis karburaĵajn nesufiĉojn, kaj minacas nun manĝaĵrezervaĵojn en partoj de Argentino.

Eminentaj aktivuloj diris, ke la lasta striko daŭros ĝis merkredo, sed ili sugestis ke ne estos aliaj vojblokado. "Ni ne alvokas al blokado," diris Eduardo Buzzi, unu el la strikgvidantoj. "Ni deziras nur kontroli la kargon transportita de kamionoj." Li kritikis la enkarcerigon de kultivistoj kaj diris, ke la laborsindikatoj okazigos nacian tagon de ago venontan merkredon por protesti kontraŭ ilia aresto. "Ni ne vol renversi la registaron. Ni deziras demokratan, federalan kaj respublikan landon." La argentina prezidentino Cristina Fernández de Kirchner pasintsemajne defendis sian registaran decidon trudi pli altajn eksportimpostojn. Ŝi klarigis, ke la suplementa mono ricevota estos elspezita por pritrakti malriĉecon per konstruo de pliaj loĝlokoj, hospitaloj kaj vojoj. Lastan lundon, la kultivistoj interrompis la protestojn, esperante reveni al la intertraktoj kun la registaro.

 

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi