Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Jura venko por Mapuĉoj de Argentino PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
ARGENTINO - 09-an de marto, 2011.

Temas pri jura premiero: la justicaj servoj de Neuquén petis al petrola kompanio respekti la rajtojn de la indiĝenaj komunumoj, skribas la ĵurnalo Página 12.

La ĵurnalo aldonas, ke tiu entrepreno devas peti permeson de la lokaj loĝantoj antaŭ ol eklanĉi novajn esplorojn kaj vorkojn. La mapuĉa komunumo Wentru Trawel Leufu engaĝis juran agadon kontraŭ la societo Piedra del Aguila, kiu en la jaro 2007 ricevis permeson de ekspluatado de petrolaj subteraj tavoloj en la provinco de Neuquén.

La ĵurnalo memorigas kiel tiu kompanio senigis la lokajn komunumojn de iuj teroj kaj kiel la kontraŭbatalantoj al la projekto estis ofte subpremitaj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi