Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Sklavoj savitaj en Brazilo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
BRAZILO - 15-an de septembro, 2010.

La brazilaj aŭtoritatoj anoncas, ke ili savis 95 bienajn laboristojn kiuj estis tenitaj en stato de sklaveco en du sudorientaj subŝtatoj de la lando, la oficiala agentejo "Agência Brasil" raportas.

Kvardek kvar laboristoj ĉe sukerkana plantejo en la ŝtato de Rio de Janeiro ne estis registritaj kaj ne havis aliron al pura trinkakvo aŭ sekureca ekipaĵo. Aliaj 51 laboristoj estis savitaj de similaj kondiĉoj ĉe bieno kie ili kultivis fragojn en la ŝtato de Minas Gerais stato, ĝi aldonis. La "dungitoj", fakte sklavoj, kompense ricevos monsumojn.

La registaro de Brazilo lanĉis planon por elimini sklavecon en 2002. En majo, João Petro Stedile, pinta oficialulo ĉe la Movado de Senteraj Laboristoj (portugale : MST), diris, ke 5266 laboristoj vivintaj en kvazaŭsklavecaj kondiĉoj estis savitaj en 2008. Sed li avertis, ke restas probable kvar al kvin fojoj pli.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi