Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Bataloj inter polico kaj narkotistoj en Rio |
|
|
| Sudameriko - Socio |
BRAZILO - 18-an de oktobro, 2009.Almenaŭ 12 personoj estis mortigitaj hieraŭ sabaton en furiozaj bataloj inter narkotistaj bandaĉoj kaj dekoj da policanoj en Rio de Ĵaneiro. Pafado faligis polican helikopteron, mortigante du oficirojn. Du policanoj estis mortigitaj kaj du aliaj vunditaj kiam la helikoptero estis paffaligita de narkotistaj bandaĉoj post tago de sporadaj bataloj en la nordaj ladurboj de Rio. La piloto de la polica helikoptero estis vundita ĉe la kruro kaj malfacile povis alteriĝis. La helikoptero sekve kraŝis kaj eksplodis. Du policanoj povis saviĝi, sed la aliaj du pasaĝeroj mortis en la rezultinta fajrego. "La piloto kaj unu alia policano sukcesis eliri el ĝi," raportas ĵurnalisto de la internacia televidstacio France 24 en Brazilo. "Ĉi tiu estas treege nekutima okazaĵo, polica helikoptero paffaligita," aldonis li. Post la helikoptera kraŝo, batalado eksplodis inter la bandaĉoj kaj pli ol cent policanoj, helpataj de Bataliono de Specialaj Policaj Operacoj kaj kirasa veturilo. Sabataj bataloj erupciis kiam bandaĉoj de la apuda urba distrikto de "Morro de Sao Jao" provis invadi alian kvartalo "Morro de Macacos" kaj ekkaptis tie potencon, respondeculoj diris. Dum interpafado kun polico tuttage, 10 bandaĉomembroj estis mortigitaj kaj ses aliaj -- interalie du civiluloj, unu policano kaj tri bandaĉomembroj -- estis vunditaj. Naŭ aŭtobusoj estis incendiitaj en kvartaloj proksime al "Morro de Macacos" por venĝi polican operacon kiu celis ĉesigi interpafadojn inter rivalaj narkotistaj bandaĉoj. Aŭtobusisto Fabio Nascimento diris al AFP, ke 15 maskitaj viroj, armitaj per pafiloj kaj pistoloj, ordonis al li forlasi sian veturilon kaj evakui la pasaĝerojn, kriante "foriru, foriru, ni ekbruligos ĝin !" Nur kelkajn tagojn post kiam Rio gajnis sian provon por gastigo de la Olimpikaj Ludoj en 2016, unuafoje okazontaj en Sudameriko, la bataloj reliefigas la defio kiun la brazila urbego alfrontos por bone pretiĝi por la ludoj. Rio suferas epidemion de bandaĉoj kaj perforto, proksimume 6000 homoj estis murditaj en 2008. En majo 2007, nelonge post kiam li prenis la potencon, la Guberniestro de Rio de Ĵaneiro Sergio Cabral ordonis masivan ofensivon kontraŭ mafiismo. La loka polico regule lanĉis operacojn en la malriĉajn kvaratlojn kie la narkotistaj bandaĉoj baziĝas. |




BRAZILO - 18-an de oktobro, 2009.
Post la helikoptera kraŝo, batalado eksplodis inter la bandaĉoj kaj pli ol cent policanoj, helpataj de Bataliono de Specialaj Policaj Operacoj kaj kirasa veturilo. Sabataj bataloj erupciis kiam bandaĉoj de la apuda urba distrikto de "Morro de Sao Jao" provis invadi alian kvartalo "Morro de Macacos" kaj ekkaptis tie potencon, respondeculoj diris. Dum interpafado kun polico tuttage, 10 bandaĉomembroj estis mortigitaj kaj ses aliaj -- interalie du civiluloj, unu policano kaj tri bandaĉomembroj -- estis vunditaj. 