Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Koloniaj cikatroj restas profundaj en Bolivio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
BOLIVIO - 25-an de majo, 2009.

Dum Bolivio preparas la festojn de la 200-a datreveno de la komenco de sia lukto al sendependeco disde Hispanio, oni ĉiam rimarkas, ke koloniismaj sintenoj restas... Alex Aillon, la Administra Direktoro de la urba komisiono pri ducentjariĝo. Li prepariĝas de tri jaroj por la datrevenaj festoj kiuj markas la komencon de bolivia likto al sendependeco antaŭ 200 jaroj. "Ni estis meze de la ideoj de la revolucio tiutempe," li diras.

"La urbo Sucre estis tre grava centro, ĉar ni havas unu el la plej malnovaj universitatoj en Sudameriko ĉi tie, la universitato San Francisco Javier. Ni tre fieras, ke ni eklanĉis la ideojn de la revolucio kaj estis la unuaj homoj kiuj faligis la ŝispanan regadon." La nunaj festaj eventoj en Sucre estas la unuaj el serio da festoj kiuj okazas trans Latinameriko dum la venontaj du jaroj ĉar oni celebros sendependecajn datrevenojn disde la koloniaj regantoj. Sed en Sucre, la festo havas malgajan flankon. Estas ankoraŭ grandega fendo inter la urbaj eŭropaj posteuloj kaj la indiĝena popolo, fendo kiu ripetiĝas en multaj landoj de la regiono.

En la ĉirkaŭaĵo de urbo, en la movoplena centra bazaro, freŝaj manĝaĵoj kaj produktoj alvenas el la ĉirkaŭanta kamparo. La lingvo parolata de virinoj per tradiciaj ĉapeloj kaj ŝaloj estas la loka lingvo keĉua. Sed dum la kulturo de la plimulto de la indiĝena popolo en Bolivio estas vigla, ili ankoraŭ sentas la malon. Rafael García Mora, Jezuita pastro kiu laboras de 25 jaroj en la indiĝenaj movadoj kredas, ke multrilate, la indiĝena popolo ankoraŭ sentas sin koloniita : "Tie ĉi ili daŭrigis la saman stilon kaj kutimojn de Hispanio," li diris. "En aliaj lokoj ili elpelis la koloniistojn sed en Bolivio ili tranĉis iliajn ligojn kun la imperio kaj establis sian propran registarajn strukturojn kaj konstitucion, do ili tutsimple povis daŭrigi sian profitadon kiel ili ĉiam faris."

Malgraŭ tio, ke ni havas prezidenton, Evo Morales, kiu estas de ajmara deveno, la indiĝenaj grupoj de Bolivio ankoraŭ estas inter la plej malriĉaj, laborantaj kiel kamparaj kultivistoj aŭ malalte salajrataj laborantoj. Kaj laŭ Rafael Mora, negativaj stereotipoj abundas. "Estas multaj mitoj dirante, ke indiĝenoj estas danĝeraj. De kiam ili estas tre junaj, al infanoj en la urboj oni diras, ke ili "ne iru tien aŭ la indiĝenoj kaptos vin. En urboj kiel Sucre, homoj panikas, se vi diras, ke indiĝenoj alvenas. En la pasinteco, al homoj oni diris, ke se indiĝenoj venos, ili seksperfortos la virinojn kaj ŝtelos ĉion. Efektive, estas inverse. Egale hodiaŭ junaj indiĝenaj fraŭlinoj laborantaj kiel domservistinoj ankoraŭ estas seksperfortataj. Estas ofte por junuloj esti permesita uzi ilin por akiri seksan sperton."

Multaj en la urbo Sucre ne konsentus kun ĉi tiuj vidoj. Epifania Terrazas, la estrino de la urbaj socialaj servoj, diras, ke la popolo de Sucre ne havas tielajn sentojn. "Ni ne havas diskriminacion ĉi tie. Ni havas grandan amikecon por ĉiuj, precipe nia popolo en la kamparo. Tie ĉi ni ne havas indiĝenojn, ni ĉiuj devenas de kamparo ĉi tie." Sed la sento de maljusteco inter indiĝena popolo estas tre profunda. Ĉe loka keĉua radiostacio, Marianela Paco Duran, unu el la ĵurnalistoj, estis atakita kiam ŝi rakontis la pasintjaran feston de la Tago de Sendependeco, kune kun aliaj indiĝenoj kiuj estis batitaj. Ili provis montri sian subtenon por la prezidento Morales kaj la konstituciaj reformoj, kiuj donus al indiĝenoj multajn rajtojn kaj agnoskas ilian kulturon.

Merianela Duran ankoraŭ ploras kiam ŝi memoras la hontigon truditan al ŝia popolo de tiuj kiujn ŝi konsideras koloniistojn. "Ili diris nin : revenu al viaj porkoj, al la kamparo kaj viaj bovinoj. Ni neniam devas lasi ilin hontigi nin tiel denove. Estas ankoraŭ en ilia psikologio. Ili kondutis kvazaŭ ili defendas sian propraĵon", ŝi diris.

Bolivio, kiel multaj Andaj landoj, klopodas por trakti la misekvilibron ĉe la koro de sia socio; tie ĉi malplimulto ŝajne ne povas akcepti, ke la plimulto de indiĝenoj havu egalajn rajtojn. Registaroj en la regiono devas batali por enkonduki konstituciojn kaj reformojn kiuj donas rajtojn al indiĝenoj, kaj agnoski ilian kulturon. Dum Latinamerikanoj komencas festi 200 jarojn da sendependeco, koloniemaj sintenoj de superregado ankoraŭ ne malaperis.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi