Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Grava drogbarono arestita en Kolombio |
|
|
| Sudameriko - Socio |
![]() KOLOMBIO - 17-an de aprilo, 2009.Kolombiaj respondeculoj ĵus arestis la plej urĝe serĉata barono de narkotaĵoj de la lando, la registaro anoncis. Daniel Rendón Herrera, nomata "Don Mario", estis kaptita frue merkredon apud Necocli en nordokcidenta Kolombio, respondeculoj diris. La registaro donacis premion de 2 milionoj da usonaj dolaroj por informoj kiuj ebligus lian areston. Kolombio estas la plej grava kokainproduktisto en la mondo. Ŝakrado de drogoj estis stimulita de la kelkdekjara konflikto enlanda. Daniel Rendón estas akuzita, ke li kontrabandis centojn da tunoj da kokaino al loko sur la Karibea marbordo kontrolata en la 1990-aj jaroj de lia frato, milicia gvidanto kiu nun sidas en malliberejo. Iom antaŭe ĉi-jare li donis al liaj armitoj preskaŭ mil dolarojn por ĉiu policisto murdita, ĉar la registaraj fortoj ĉiam pli alproksimiĝis al lia reto. La ministro pri Defendo Juan Manuel Santos diris, ke Daniel Rendón estus respondeca pri amasego da mortoj. "Li povus esti akuzita pri super 3 000 hommortigoj dum li akiris regon super teritorio de li uzita en la kontraŭleĝa drogokomerco," li diris. La ministro ankaŭ diris, ke Daniel Rendón estis trovita sub palmo kaj "preskaŭ similis al hundo". Ne estis tuj klare, ĉu la premio estis de iu postulita. Iatempe membro de milicio en filio de la nunmalmobilizita Unuiĝintaj Sindefendaj Fortoj de Kolombio (AUC), Daniel Rendón rifuzis la kapitulacon kiel parton de pacakordo. Male, li uzis miliciajn retojn por starigi sian propran grupon da ĝis 1000 armitaj batalantoj, kaj ankaŭ faris interkonsenton kun maldekstrismaj FARC-ribeluloj. Respondeculoj estis malantaŭ liaj spuroj jam de monatoj, sed li ĉiam sukcesis resti unu paŝon antaŭe de ili ĝis nun. Pli ol 300 kontraŭnarkotikaj policistoj de sturmtaĉmentoj laŭraportite sin okupis pri la operaco por aresti lin, gviditaj de la policestro Generalo Oscar Naranjo. La ministro pri Defendo Santos deklaris, ke la aresto sendas mesaĝon al aliaj baronoj de narkotaĵoj. "Negrave kion ili faras aŭ kie ili estas, iam ili falos," li diris. Proparolanto de la kolombia prezidento Alvaro Uribe diris, ke tio estas "bona novaĵo por la sekureco de ĉiuj Kolombianoj kaj fortikigo de demokratio". Tamen, kiam la registaro senkapigis drogkartelojn en la pasinteco, kelkaj novaj kapoj tuj ekkreskis, kaj tie povus hodiaŭ esti tempo de sangoverŝo se aliaj personoj provas alproprig al si la potencon lasita de Daniel Rendón. Kontraŭleĝaj armitaj bandoj estas enĝaĝiĝintaj en la komercado de narkotaĵoj en Kolombio, ili utiligas la profiton por financi iliajn aktivaĵojn. Granda parto de la kokaino produktata en Kolombio estas kontrabandata al Usono tra Meksiko, kie lastatempe estis ekstremaj altiĝoj en drogorilata perforto. Kolombia kokaino ankaŭ estas ŝakrita al Eŭropo, ofte tra Okcidenta Afriko. Usono estas la plej grava financanto de kolombia kontraŭdroga programo, "Plan Colombia", kiu komenciĝis en 2000. La Unuiĝintaj Nacioj raportis redukton de la kvanto da kokao produktita dum la unuaj jaroj de la plano, sed diris, ke la kultivo de kokao denove altiĝis je 27% en 2007. En Vaŝingtono, altranga oficialulo diris al la novaĵagentejo Associated Press, ke Usono volas ekstradicion de Daniel Rendón al sia teritorio, ĉar li estas akuzita pri ŝakrado de drogoj en Usono. |





KOLOMBIO - 17-an de aprilo, 2009.
La ministro ankaŭ diris, ke Daniel Rendón estis trovita sub palmo kaj "preskaŭ similis al hundo". Ne estis tuj klare, ĉu la premio estis de iu postulita. Iatempe membro de milicio en filio de la nunmalmobilizita Unuiĝintaj Sindefendaj Fortoj de Kolombio (AUC), Daniel Rendón rifuzis la kapitulacon kiel parton de pacakordo. Male, li uzis miliciajn retojn por starigi sian propran grupon da ĝis 1000 armitaj batalantoj, kaj ankaŭ faris interkonsenton kun maldekstrismaj FARC-ribeluloj. Respondeculoj estis malantaŭ liaj spuroj jam de monatoj, sed li ĉiam sukcesis resti unu paŝon antaŭe de ili ĝis nun. Pli ol 300 kontraŭnarkotikaj policistoj de sturmtaĉmentoj laŭraportite sin okupis pri la operaco por aresti lin, gviditaj de la policestro Generalo Oscar Naranjo. 